[ELiSo] Rekono de UEA

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Sun Dec 7 16:21:54 UTC 2014


Sal.

Mi scivolis, kiel ni povas komenci kunlaboron kun UEA, almenaŭ, ke ni aperu
en Jarlibro. Laŭ rekomendo de Stefan McGill mi komunikis kun Jose Antonio
Vergara pri tio.

Baze estas du ebloj: Faka asocio (pagenda, kun voĉdonrajta reprezentanto)
kaj "kun kontrakto" (senpaga, sen voĉdona rajto). Estas postulate, ke tia
kontrakto respektu neŭtralecon de UEA, pri kio ni ŝajne ne havas problemon.
Tamen necesas provizi "simplan, tre ĝeneralan 'statuton'", kiun ni nuntempe
ne havas. Ĉu iu jam spertas pri tia kvazaŭ-statuto kaj emas ĝin verki /
skizi?

Aldone, indus starigi kontaktpersonon por UEA (por vikimedio nun ŝajne
praktike estas mi) kaj Jose proponis, ke ni provizu artikolon pri ni por
revuo Esperanto (kion mi povas fari (redaktante alian mian tiaj artikolon
;)).

Mi aprezos komentojn (eĉ se persone senditaj)!

Amike

-- 
Michal Matúšov (KuboF)
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20141207/dcba8ca2/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list