[ELiSo] Vikimanio kaj projektoj

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Sat Aug 16 16:44:18 UTC 2014


Mi opinias ke uzi UEA-konto estas tre bonega ideo. Gxi faciligas la monsendadon inter Esperantaj organizoj, kaj ankau tiel ni havis pli da kontakto kaj rilato kun UEA.

Date: Sat, 16 Aug 2014 14:39:38 +0200
From: kubof at i-espero.info
To: eliso at lists.wikimedia.org
Subject: [ELiSo] Vikimanio kaj projektoj

Saluton
Mi daŭre revenas de Vikimanio, espereble post kelkaj tagoj mi sukcesos enretigi miajn notoj.
Kiel mi jam skribis, ŝajne tre baldaŭ estos ELiSo reagnoskita kiel Vikimedia uzantogrupo.
Mi parolis kun Asaf, la ĉefo de monpetoj, kaj aferoj aspektas bone. Li instigis nin fari monpeton, kiu kunigus kelkajn niajn projektojn. Mi dume precipe menciis repagadon de vojaĝkostoj por prelegantoj kaj trejnistoj. Li asertis, ke unu prelego kaj trejnado havos malgrandan (potencialan) kaj malfacile spureblan efikon, sed se la vojaĝo kostus nur 100-200 €, tio povas funkcii. Estis rekomendite uzadi analizilon WikiMetrics - ĉu iu el vi havas jam sperton pri ĝi?

Dum monpeto bonus samtempe peti monon por aliaj projektoj - viaj proponoj estas tre bonvenaj! Mi dume imagas preson de informfolioj (Ziko proponis helpon), ion rilate al konkurso Vikio amas ZEOjn (necesas plidetaligo), novan verkokonkurson por Vikipedio, QR-kodojn en muzeoj kaj ciferecigadon de libroj por Vikifontaro (kunlabore kun E at I kaj Vikimedio Slovakio). Estis proponitaj ankaŭ trejnadoj kaj parta repago de kostoj de partoprenantoj, sed tio iĝas iom kontraversa temo, pro efiko kaj kostoj.

Mi proponis uzi la konton en UEA, precipe pro Esperanta universaleco kaj senpagaj ĝiroj.
Vikimanion partoprenis almenaŭ 7 esperantistoj, ni faris renkontiĝon, sed ĝi estis vokita malfrue kaj partoprenis nur 3.
Pliaj detaloj poste.

Amike

_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo at lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso 		 	   		  
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140816/bb89be7f/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list