[ELiSo] Vikimanio kaj projektoj

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Sat Aug 16 12:39:38 UTC 2014


Saluton

Mi daŭre revenas de Vikimanio, espereble post kelkaj tagoj mi sukcesos
enretigi miajn notoj.

Kiel mi jam skribis, ŝajne tre baldaŭ estos ELiSo reagnoskita kiel
Vikimedia uzantogrupo.

Mi parolis kun Asaf, la ĉefo de monpetoj, kaj aferoj aspektas bone. Li
instigis nin fari monpeton, kiu kunigus kelkajn niajn projektojn. Mi dume
precipe menciis repagadon de vojaĝkostoj por prelegantoj kaj trejnistoj. Li
asertis, ke unu prelego kaj trejnado havos malgrandan (potencialan) kaj
malfacile spureblan efikon, sed se la vojaĝo kostus nur 100-200 €, tio
povas funkcii. Estis rekomendite uzadi analizilon WikiMetrics - ĉu iu el vi
havas jam sperton pri ĝi?

Dum monpeto bonus samtempe peti monon por aliaj projektoj - viaj proponoj
estas tre bonvenaj! Mi dume imagas preson de informfolioj (Ziko proponis
helpon), ion rilate al konkurso Vikio amas ZEOjn (necesas plidetaligo),
novan verkokonkurson por Vikipedio, QR-kodojn en muzeoj kaj ciferecigadon
de libroj por Vikifontaro (kunlabore kun E na I kaj Vikimedio Slovakio). Estis
proponitaj ankaŭ trejnadoj kaj parta repago de kostoj de partoprenantoj,
sed tio iĝas iom kontraversa temo, pro efiko kaj kostoj.

Mi proponis uzi la konton en UEA, precipe pro Esperanta universaleco kaj
senpagaj ĝiroj.

Vikimanion partoprenis almenaŭ 7 esperantistoj, ni faris renkontiĝon, sed
ĝi estis vokita malfrue kaj partoprenis nur 3.

Pliaj detaloj poste.
Amike
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140816/00dd4c80/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list