[ELiSo] (no subject)

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Wed Apr 9 14:58:27 UTC 2014


Saluton,

duona tago estas iom mallonga por respondi.

Laux mi, estas absolute negative fari "finvenkisman" propagandon en la
vikimedia movado, kaj gxi povas nur damagxi al ni. Se homoj havas
lingvon kiel hobio, tio estas relative akceptata, sed ne se ili havas
strangajn lingvopolitikajn postulojn. Mi cxiam provis eviti ion tian.

Ankaux pri la esprimo "en plene justa mondo" mi havas problemojn. Cxar
se homo havas alian opinion pri la uzo de Esperanto, li estas per tio
akuzata esti "nejusta".

Estas do eble la plej bona strategio deklari la "deziron" (kio eble ne
trovos multe da atento) sxerco.

Sincere
Ziko







2014-04-09 16:06 GMT+02:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:
> Mi komprenas la kialojn de KuboF, kaj samtempe certigas vin ke nek li nek mi
> en Berlino aktive varbos por tuja adopto de Esperanto en la Vikimedia movado
> – ni ja ne estas malrealistoj.
>
> Mi komprenas tiun lian "deziron" kiel ridetigan aludon al nia strebo pri
> lingva neŭtraleco, manke de alia facile komprenebla pli milda kaj pli
> realisma paŝo tiudirekte (aldono de plia laborlingvo tuj ŝajnus kromaĵo al
> ĉiuj, ĉar ĉiuj inkluzive de ni konsentas ke komuna lingvo necesas).
>
> Dum la interparoloj en Berlino ni planas trakti unuavice multe pli
> konkretajn temojn, kiel ekz. subteno por konkretaj agadoj aŭ specoj de agado
> kaj defendo de nia utileco al la vikimedia misio.
>
> Amike,
> Marek (Blahma)
>
> Je 2014-04-09 15:21, KuboF Hromoslav skribis:
>
>> Sal.
>>
>> Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu
>> kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti
>> dezirojn de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej
>> granda kaj ankaŭ mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto
>> pri granda defio (do aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas
>> realigebla tuj, sed en "ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la
>> afero funkcius iel tiel.
>>
>> Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La
>> aferon mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia
>> movado, se ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina
>> konkludo).
>>
>> Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj
>> mi klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
>>
>> Amike
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso



More information about the ELiSo mailing list