[ELiSo] (no subject)

Marek Blahus marek at blahus.cz
Wed Apr 9 14:06:16 UTC 2014


Mi komprenas la kialojn de KuboF, kaj samtempe certigas vin ke nek li 
nek mi en Berlino aktive varbos por tuja adopto de Esperanto en la 
Vikimedia movado – ni ja ne estas malrealistoj.

Mi komprenas tiun lian "deziron" kiel ridetigan aludon al nia strebo pri 
lingva neŭtraleco, manke de alia facile komprenebla pli milda kaj pli 
realisma paŝo tiudirekte (aldono de plia laborlingvo tuj ŝajnus kromaĵo 
al ĉiuj, ĉar ĉiuj inkluzive de ni konsentas ke komuna lingvo necesas).

Dum la interparoloj en Berlino ni planas trakti unuavice multe pli 
konkretajn temojn, kiel ekz. subteno por konkretaj agadoj aŭ specoj de 
agado kaj defendo de nia utileco al la vikimedia misio.

Amike,
Marek (Blahma)

Je 2014-04-09 15:21, KuboF Hromoslav skribis:
> Sal.
>
> Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu
> kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti
> dezirojn de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej
> granda kaj ankaŭ mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto
> pri granda defio (do aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas
> realigebla tuj, sed en "ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la
> afero funkcius iel tiel.
>
> Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La
> aferon mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia
> movado, se ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina
> konkludo).
>
> Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj
> mi klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
>
> Amike



More information about the ELiSo mailing list