[ELiSo] (no subject)

KuboF Hromoslav kubof at i-espero.info
Wed Apr 9 13:21:39 UTC 2014


Sal.

Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu
kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti dezirojn
de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej granda kaj ankaŭ
mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto pri granda defio (do
aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas realigebla tuj, sed en
"ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la afero funkcius iel tiel.

Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La aferon
mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia movado, se
ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina konkludo).

Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj mi
klopodos ŝanĝi la aferon surloke.


Amike


2014-04-09 12:33 GMT+02:00 Ziko van Dijk <zvandijk at gmail.com>:

> KuboF, kion vi pensis kiam vi enmetis tiun responderon?
> Sincere
> Ziko
>
> 2014-04-09 11:50 GMT+02:00 Chuck Smith <chuck at chucksmith.de>:
> > Mi iom timas, ke homoj, kiuj legas tiun aliĝilon trovos ĝin tro
> idealisma,
> > sed mi tro malrapide reagis. Antaŭe mi menciis la ideon, ke Wikimedia uzu
> > Eo-n kiel sian ĉefan lingvon, sed tio ricevis sufiĉe da ridoj. :( Do, mi
> > timas, ke tiel la ricevantoj de la aliĝilo ne prenos nin serioze. Tamen,
> tio
> > jam estas farita, do se iu demandas, mi ja dirus, ke tio estis duonŝerco,
> > sed tamen vi povus tiam uzi la okazon por diri, ke en "ideala kaj plene
> > justa mondo" Wikimedia funkcius tiel. Tamen, en la nuna situacio tia
> propono
> > pli aspektas kiel ni trudas nian lingvon al aliuloj. :(
> >
> > Mi ne diras ĉion ĉi por riproĉi, sed mi nur volas, ke vi sciu la
> verŝajnan
> > diplomatan respondon, se vi iam levas tiun ideon en tia organizo.
> Kvankam al
> > ni estas tute plena logika solvo, al aliaj ĝi aspektas tiom ridinda, ke
> oni
> > tiam eble ne prenos nin tiom serioze kiom ni ŝatus.
> >
> > Amike,
> > Chuck
> >
> >
> >
> >
> > 2014-04-09 7:32 GMT+02:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:
> >
> >> La demando estis:
> >> "If the Wikimedia fairy were to grant you a wish, what would that be?"
> >>
> >> Do mi komprenas, ke Kubof duonŝerce skribis tion, kion esperantistoj
> >> nature plej dezirus, sed kio ne nepre estas reala celo nun. Ĉu tiel?
> >>
> >> Amike,
> >> Marek
> >>
> >> Je 2014-04-09 00:08, Ziko van Dijk skribis:
> >>
> >>> Saluton, mi ne estas certa kion vi celas sub tio?
> >>> Sincere
> >>> Ziko
> >>>
> >>>     Make a wish:
> >>>     adoption of Esperanto in Wikimedia movement
> >>
> >>
> >> _______________________________________________
> >> Dissendolisto de ELiSo
> >> ELiSo at lists.wikimedia.org
> >> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> >
> >
> >
> > _______________________________________________
> > Dissendolisto de ELiSo
> > ELiSo at lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> >
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



-- 
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140409/ae60ac85/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list