[ELiSo-anoncoj] Vikipedio 300 000 - Esperantaj organizoj kune alvokas al verkado de Vikipedio

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Apr 26 21:09:17 UTC 2021


Saluton.

Vikipedio proksimiĝas al atingo de 300 000 artikoloj. Laŭ kalkuloj, tio
okazos ĉirkaŭ duono de Julio 2021.

Laŭ instigo de UEA, pluraj gravaj tutmondaj Esperantaj organizoj, nome
ELiSo / VMEO, ILEI kaj E at I, kunigas sian voĉon kaj lanĉas la kampanjon
"*Vikipedio
300 000*" por atingi tiun mejloŝtonon pli frue - jam antaŭ Julio 2021.

Ni, vikimedianoj, simple plu faru tion, kion ni jam nun faras - *ni verku
bonkvalitajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio*. Avantaĝe ni povas tion
kunigi kun pluraj konkursoj en tiu ĉi tempo:

   - VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĝis fino de Aprilo)
   - VikiPorHomajRajtoj (ĝis la 15a de Majo)
   - Afrika monato (Majo)
   - eble eĉ plia ;-)

Sed ni kuniĝis kun niaj partneroj ankaŭ por utiligi la okazon por *inviti
novulojn al nia Vikipedio*. Nun estas taŭga tempo por alparoli tiun
heziteman amikon, kiu pripensas ekverki, sed mankas al li taŭga okazo. Nun
ni verkas "kune" eĉ preter kutime Vikipedia komunumo!

Por pliaj informoj kaj rekomendoj, legu la kampanjan paĝon:
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20210426/2cb9ead3/attachment.htm>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list