[ELiSo-anoncoj] [Alvoko] Helpu puŝi ELiSon al sekva nivelo!

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Apr 28 20:53:10 UTC 2018


Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis
superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco
2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste
vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo *Esperanto kaj Libera oficiale  rekonita
Scio* fare
de la Fondaĵo Vikimedio kiel *Vikimedia Uzanto-Grupo* en 2013. Ekde tiam ni
funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza")
gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj
nune faratan laboron, ekz. *Vikio amas ZEOjn*). Sed dum la kunsido dum la
Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al
pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos
pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de
tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la
konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj
por atingi elstaran sukceson!

Tial *ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!*

*Kio estos la laboro?*
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3
videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj.
Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas,
ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron.
Detaloj estas por laborgrupa diskuto.

*Kiel aliĝi al la laborgrupo?*
Ĝis la *13a de Majo 2018 23:59 UTC* deklaru vian intencon aliĝi per
retmesaĝo al la dissendolisto <eliso na lists.wikimedia.org>, al mi persone aŭ
en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Helpu_pu%C5%9Di_organizon_Esperanto_kaj_Libera_Scio_al_sekva_nivelo!
).

*Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?*
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj
firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj
de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo
en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta
ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn
manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.

*Kiuj estas membroj de la laborgrupo?*
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz
(Sahaquiel9102), Ivan Quintero Santacruz (Remux), Mathieu Stumpf Guntz
(Psychoslave) kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la
laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie,
*aliĝu*!

Nome de la prepara laborgrupo
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20180428/513d88e8/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list