[ELiSo-anoncoj] ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Apr 26 19:38:16 UTC 2018


Saluton karaj amikoj, subtenantoj de libera edukado!

Lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la
Vikimedia Konferenco 2018 [1], pinta renkontiĝo de organizita parto de la
Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ ELiSo en konsisto Ivan
Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj
reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj
aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj
aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin
iom-post-iom, sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ.
300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de
"pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj ideoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ
preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta
nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj
ĝis 2 jaroj iĝi *Tema Organizo* de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita
tempo) *Faka Asocio* de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de
redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj [2],
Sandbox+ [3], Stirpanelo por programoj kaj eventoj [4] kaj UserViews [5].
Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la
Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030 [6]. Ĉar estas ĝenerala
konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, estas
tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ
disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj).
Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru
al uzado de Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis
neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum registrado - la videon
mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun
kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin
pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn
registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en nia
YouTube-kanalo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post
publikigo [7].

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj
mi denove dankas pro via subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian
pli intensan kunlaboradon, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

[1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018
[2]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Community_Capacity_Map
[3] https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Uzanto_sandbox%2B
[4] https://outreachdashboard.wmflabs.org/
[5] https://tools.wmflabs.org/userviews/
[6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
[7]
https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20180426/b700a2d2/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list