Saluton.
Jam tiun ĉi semajnfinon (*28-a - 30-a de Junio 2024*) okazos *Leksikotagoj
2024* - komunuma evento dediĉita al leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj.
Leksikografiaj datumoj utilas per si mem, sed ankaŭ ebligas uzadon de
Abstrakta Vikipedio, kaj utilas por kreo de pliaj lingvaj iloj, kiuj estus
utilaj por verkado de Vikimediaj projektoj kaj ĝenerale por Esperantujo.
Ankaŭ en Vikimedio EO ni pripesas kiel labori pri ili estontece kaj
konsideras iujn grandajn projektojn 😎
Por pli bone kompeni ilin kaj renkontiĝi kun aliaj lingvaj entuziasmuloj,
legu pli en 👇
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Events/Lexicodays_2024
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto