Saluton!
En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C…
Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda
kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj
http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la
malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas
multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti
universala.
Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato
ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu
lando, sur kiu oni povas labori: vidu
http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni
voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale
grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni
povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj,
historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj
tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj
malsamaj artikoloj.
Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed
poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno),
sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna
elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna
ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.
Kion vi opinias?
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm