Saluton.
Google anoncis malfunkciigon de Google+ ekde la 2a de Aprilo 2019.
Ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio havas sian paĝon tie kaj konsekvence, ekde
tiu dato la paĝo ne plu alireblos. Tamen, Google+ ne apartenis al
platformoj, kiujn ni aktive flegadis kaj uzadis kaj tial malfunkciigo de
Google+ influos nin nur minimume. Por "ajna kazo" kaj ebla estonta uzo mi
tamen faris sekurkopion de nia profilo (se vi havas ideojn kion fari per
ĝin, bv. skribi).
Plu restas niaj aliaj sociaj kanaloj, al kies abono mi vin invitas:
- Facebook:
https://www.facebook.com/Esperanto-kaj-Libera-Scio-681900465164464/
- Twitter: https://twitter.com/ELiberaScio
- YouTube: https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg
(nuntempe sen videoj; abonu por kapti la estontajn)
- Telegramo: https://liberascio.telegramo.org (komunuma babilejo)
Aldone ankaŭ pluraj komunumaj kaj projektaj paĝoj kaj grupoj.
PS: Se vi volas konservi viajn profil-datumojn ĉe Google+, faru tion ĝis la
31a de Marto 2019 laŭ https://support.google.com/plus/answer/1045788
Amike
KuboF Hromoslav
Mi rememorigas, ke hodiaŭ (la 15an de Marto laŭ UTK) vi havas la lastan
ŝancon por peti stipendion por Vikimanio de VMF.
Aktivaj kontribuantoj al Esperantaj viki-projektoj kaj aktivuloj de ELiSo
havas bonan ŝancon (pro grupigo laŭ lingvoj), do certe utiligu ĝin!
Por peti la stipendion venu ankoraŭ hodiaŭ kaj plenigu la formularon ĉe
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Amike
KuboF Hromoslav
Dňa št, 7. mar 2019 23:30 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
> Saluton!
>
> Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
> renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
> subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la *14an-18an de Aŭgusto 2019* (la
> antaŭkonferenco 14an-15an) en Stokholmo, Svedio.
>
> Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
> povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
> Vikimedio provizas certan kvanton da stipendioj, danke al kiuj *vi havas
> ŝancon partopreni malpli koste aŭ eĉ senpage!* Pro kiu eblo ni tre dankas!
>
> En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por Esperanto-parolantaj
> Vikimedianoj jam la 2an fojon provizas specialan servon - konsultadon de
> stipendipetoj! (dume temas nur pri mi, eventuale pluraj homoj aliĝos) Se vi
> ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion,
> nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu
> ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis
> la 12a de Marto!*
>
> *La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1
> <https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1>*
>
> *Atentigo*: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
> Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
> Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
> instrukciojn en la oficiala retejo:
> https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
>
> Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
> en Stokholmo!
>
> KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio
>
Saluton!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda
renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj
subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la *14an-18an de Aŭgusto 2019* (la
antaŭkonferenco 14an-15an) en Stokholmo, Svedio.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno
povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo
Vikimedio provizas certan kvanton da stipendioj, danke al kiuj *vi havas
ŝancon partopreni malpli koste aŭ eĉ senpage!* Pro kiu eblo ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por Esperanto-parolantaj
Vikimedianoj jam la 2an fojon provizas specialan servon - konsultadon de
stipendipetoj! (dume temas nur pri mi, eventuale pluraj homoj aliĝos) Se vi
ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion,
nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu
ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis
la 12a de Marto!*
*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1
<https://goo.gl/forms/eS2YeZnnLnPdCLSk1>*
*Atentigo*: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de
Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la
instrukciojn en la oficiala retejo:
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos
en Stokholmo!
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton!
En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj
verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin
uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro
forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj)
aŭtoraj rajtoj.
Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia
familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis
tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la
verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne
scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.
Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte
provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se
nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre
kreski!
Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa
Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto
por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol
OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo
en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements
Antaŭdankon!
KuboF Hromoslav
Saluton.
Ĉiujare (jam 4an fojon) la Fondaĵo Vikimedio demandas pri dezirataj
teĥnikaĵoj por aktivaj vikimedianoj. Diversaj vikimedianoj faras siajn
proponojn kaj ĉiu aktiva vikimediano povas voĉdoni por ili. La 10 plej
subtenitaj ideoj estos prilaboritaj.
Nun ni estas en voĉdona fazo, do vi havas ŝancon subteni teĥnikaĵojn, pri
kiuj vi kredas, ke ili plej subtenos atingon de celoj de nia movado. Venu
kaj voĉdonu ĉe:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Wishlist_Survey_2019/eo
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan
mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aliĝis
al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, kiun mi
plusendas sube.
Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati ankaŭ pli
grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) kaj tio klare
montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.
PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko. Dume
estas bona evoluo.
Jen nia komuna komuniko:
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 757
2018-09-20
VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON
La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan
artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo en Francio,
kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.
La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de
novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li
publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.
La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj
redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de Vikipedio
daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas
jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankaŭ fotoj, videoj,
sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja
kunlabora reviziado per interreto -- kaj multaj volontuloj.
La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ nombro
de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara (5 mil
malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas
ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000 plej
gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko. En la
tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre
frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la
organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).
Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en
enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas kroman
valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj iniciatoj,
kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la
evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de
Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankaŭ) vi povas
daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi estas por fakaj
asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn de sia fako.
Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. Komence
redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia por
neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile kiel
en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun faras plurajn monotonajn
laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera kerno -- bonkvalita teksto. Eĉ,
ĉiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj)
per poŝtelefona aplikaĵo. Por helpi al Vikipedio, komencu per
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.
Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj jam
helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E@I kaj novfondita
Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri Vikimedia agado. Sen
tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ĝi estas nun.
Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum
specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj.
UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj, kiuj
praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio en
Esperanto.
KuboF Hromoslav
Anche TU puoi firmare le due petizioni GRZ
!
|https://www.change.org/p/valentinadotstellaatassociazionelucacoscionidotit-tri-voluzione-tri-boom-w-nunismo-artsenu-democrazia-glocal
recruiter=33614124&utm_source=share_petition&utm_medium=email&utm_campaign=share_email_responsive
|
Lodo MORO MORI semper listess Pirlacchi DeGeneraro AMNISTIA ?
Amnesia ! Màssolo Emilio Spaziante Togliatti Mussolini OVRA Egeli
SID
SIFAR KGB FSB ... Dal 1946 Togliatti AMNISTIA ricicla spioni aguzzini
OVRA e li mette all' OVRA con divisa o indennità cravatta ,
targati SID
, SIFAR … " Giampiero Màssolo è fasciocomunista " parole di Francesco
Cossiga |
da | Http://LeviMOLCA.WordPress.Com | FrancoLevi @ tiscali.it
| MarcoSabaIT @ GMail.Com |
QUELLI più che privati sono rapinatori "
PRIVATORI " : fàbbricano BUCHI NERI all' ingrosso " Revoca licenza alla
Banca d' Italia " |
|
https://www.change.org/p/al-governo-italiano-in-carica-revoca-della-licenza…
|
Con MyOpen hai Giga, SMS e i minuti che vuoi da 3€ al mese, per sempre. Cambi gratis quando e come vuoi e in più hai 10€ di credito omaggio!
SCOPRI DI PIU’ http://tisca.li/myopen
Karaj,
kvankam hieraŭ finiĝis la vikimedia fotokonkurso pri
Zamenhof/Esperanto-objektoj, via fotemo povas manifestiĝi denove ĝuste nun!
Internacia skipo preparis por vi la fotokonkurson *Vikio amas
monumentojn* fokusiĝantan
pri, kiel la nomo supozigas, kulturaj monumentoj laŭ agnosko de koncerna
lando.
Partoprenon konfirmis 49 landoj kaj eble partoprenos pliaj 5 (vidu la
supran foton). Tiu ĉi konkurso estas federacia - viaj fotoj trairos landan
ĵurion kaj la venkaj fotoj venos al internacia ĵurio.
Por pliaj informoj kiel partopreni vizitu
https://www.wikilovesmonuments.org/participate/
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton karaj!
Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj aktivulo
- *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia unua
fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
<https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo> (VAZ)!
Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!
La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas en
Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj en
Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la Fondaĵo
Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj! Anoncon
de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.
ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!
KuboF Hromoslav
Saluton.
Jen la mesaĝo de Fernando Maia Jr., nova estrarano de UEA. Dum sia
kandidatiĝo li menciis, ke li volas utiligi Vikipedion por informi pri
Esperanta kulturo. Laŭ mi tre laŭdinda afero, kvankam ni verte observu la
artikolo(j)n kaj iom helpu pri Vikipediaĵoj, ekzemple referencoj. Mi jam
ligis la artikolon al Vikidatumoj.
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
From: 'Fernando Maia Jr.' fmaiajr(a)gmail.com [komitato-de-uea] <
komitato-de-uea(a)yahoogroups.com>
Date: ne 12. 8. 2018 o 16:35
Subject: [komitato-de-uea] Vikipedia artikolo Jaro de la Esperanta Kulturo
To: komitato-de-uea <komitato-de-uea(a)yahoogroups.com>
Karaj amikoj el la komitato,
Ĉi-semajne ni aperigis en Vikipedio artikolon, kiu prezervu la signifon kaj
agadojn ĉirkaŭ la Jaro de la Esperanta Kulturo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Jaro_de_la_Esperanta_Kulturo
Mi esperas, ke vi aprezos. Tiu artikolo aperis danke al kunlaboro kun aliaj
estraranoj, speciale Sara Spanò. Dankon al ŝi!
La artikolo mem kreskos en la venontaj semajnoj per plua provizo de
informoj. Mi rekontaktos la komitaton per tiu ĉi temlinio. Kiel vikia afero
ankaŭ vi povas redakti la artikolon kaj aldoni viajn rimarkojn kaj
kontribuojn.
La ĉefa elemento de tiu artikolo rilatas al la malferma tago, kies momenton
vi povas rememori en nia jutubkanalo UEAViva:
https://www.youtube.com/watch?v=goDAayPCPyQ
Spektu, kleriĝu, abonu la kanalon kaj ĉefe disvastigu en viaj landoj kaj
organizoj tiun informon.
Kore,
Fernando
__._,_.___
------------------------------
Posted by: "Fernando Maia Jr." <fmaiajr(a)gmail.com>
------------------------------
Reply via web post
<https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/…>
• Reply to sender
<fmaiajr@gmail.com?subject=Re%3A%20Vikipedia%20artikolo%20Jaro%20de%20la%20Esperanta%20Kulturo>
• Reply to group
<komitato-de-uea@yahoogroups.com?subject=Re%3A%20Vikipedia%20artikolo%20Jaro%20de%20la%20Esperanta%20Kulturo>
• Start a New Topic
<https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/newtopic;…>
• Messages in this topic
<https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/topics/11…>
(1)
------------------------------
Have you tried the highest rated email app? <https://yho.com/1wwmgg>
With 4.5 stars in iTunes, the Yahoo Mail app is the highest rated email app
on the market. What are you waiting for? Now you can access all your
inboxes (Gmail, Outlook, AOL and more) in one place. Never delete an email
again with 1000GB of free cloud storage.
------------------------------
Visit Your Group
<https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/info;_ylc=X3oDMTJlMmxrZ…>
[image: Yahoo! Groups]
<https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkbGVmbXZmBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkA…>
• Privacy <https://info.yahoo.com/privacy/us/yahoo/groups/details.html> •
Unsubscribe
<komitato-de-uea-unsubscribe(a)yahoogroups.com?subject=Unsubscribe> • Terms
of Use <https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/>
SPONSORED LINKS
.
__,_._,___