Saluton.
Ni venas al fino de Novembro, kiu estas en la Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo dediĉita al komuna virtuala redaktado pri Aziaj temoj - Azia
monato.
Tamen, la tutmondaj organizantoj informis min, ke Irano spertis unusemajnan
baron de interreto. Tial *la Azia monato estis plilongigita ĝis la 7-a de
Decembro 23:59 UTK*. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon ;-)
Mi speciale invitas vin konsideri *partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Azia_monato_2019>*.
Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun
disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Ĝia celo estas helpi al vojaĝantoj
pli sekure kaj plene ĝui siajn vojaĝojn danke al altkvalitaj informoj pri
veturceloj. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de
Vikivojaĝo faros memstaran projekton (je propra subdomajno,
eo.wikivoyage.org). Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli
facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.
Amike Azie
KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto de la Vikimedia Azia monato (en Esperanto) 2019
Saluton.
Post 1-jara paŭzo revenas al Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo ŝatata
redakta maratono - Azia monato. Dum la tuta Novembro vin Aziaj Vikimediaj
komunumoj kunorganize kun Esperanto kaj Libera Scio invitas kontribui per
novaj artikoloj pri Azio - ĝiaj geografio, historio, kulturo, socio,
scienco ktp.
Azia monato estas t.n. "redakta maratono". Kontraste al konkursoj, redakta
maratono celas pli komunuman, kunlaboran etoson. Post kiam vi verkos 4
novajn artikolojn, por plifortigi amikecon kaj kulturan interŝanĝon vi
ricevos speciale fasonitan poŝtokarton de iu hazarde elektita Azia
Vikimedia komunumo.
Specifaĵo de tiu ĉi jaro estas, ke Azia monato okazas ankaŭ en Vikivojaĝo -
liberaj vojaĝ-gvidiloj pri tuta mondo! Imagu kiom pli facile kaj amuze
estus vojaĝi al ekz. Esperantaj renkontiĝoj kun detalaj rekomendoj pri ties
lando kaj kun plena frazlibro! Nu, tion vi povas kunkrei per Vikivojaĝo!
Vikivojaĝo dume funkcias en testa reĝimo kaj atendas pli multajn
kontribuantojn por povi esti memstara projekto. Tial mi specife invitas vin
provi Vikivojaĝon dum Azia monato - sufiĉas, ke nur 2 en vi restos labori
tie kaj la projekto maturiĝos!
Ankoraŭ hodiaŭ venu al Vikipedio aŭ Vikivojaĝo kaj verku pri Azio!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato_2019https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Azia_monato_2019
Amike Azie
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
<http://www.avg.com/email-signature?utm_medium=email&utm_source=link&utm_cam…>
Bez
virů. www.avg.com
<http://www.avg.com/email-signature?utm_medium=email&utm_source=link&utm_cam…>
<#DAB4FAD8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2>
Saluton de Vikimanio en Stokholmo, Svedio!
Vikimanio estas la plej granda manifestacio / konferenco / festivalo de la
tutmonda Vikimedia movado. Sed bedaŭrinde, pro pluraj kialoj, ne ĉiuj
Vikimediaj samideanoj povas ĝin partopreni persone. Tiun personan kontakton
kun koleg-amikoj de la tuta planedo povas anstataŭi nenio.
Tamen, ĉar Vikimedio estas moderna movado, vi povas spekti multajn
prelegojn rekte de komforto de via hejma sofo aŭ de oficejo de via loka
vikia klubo aŭ organizo. Viva video-elsendado komenciĝos vendrede la 16an
de Aŭgusto.
Preskaŭ ĉiuj prelegoj estos registrataj, multaj eĉ vive elsendataj. (mia
prelego pri artefaritaj lingvoj, en kiu aperos ankaŭ Esperanto, estos
registrita kaj provizita nur poste)
Por vive spekti videojn de Vikimanio venu al la paĝo:
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2019:Video
Amike
KuboF Hromoslav
Ekde la 1a de Julio 2019, ĉe la Esperanta Vikipedio servas nova
administranto - LiMr.
Kiu li estas kaj kion li faras en la Vikipedio? Jen, eksciu en la suba
intervjueto:
* Kiu vi estas (ekz. profesio ktp)? De kie vi venas / kie vi loĝas?
- Mi loĝas en Ĉeĥio, proksime de Uherské Hradiště. Mi laboras kiel
programisto kaj datumbazisto en retbutiko.
* Kial vi ekpartoprenis en Vikipedio? Kio motivigis / konvinkis vin?
- Mi ŝatas scion kaj mi ŝatas legi Vikipedion. Do mi volas reciproki ion al
Vikipedio. Mi volas helpi plej bone. Al Esperanta Vikipedio mankas spertaj
uzantoj kiuj utiligas robotojn. Kaj mi robotojn povas uzi. Mi ŝatas vidi,
ke robotoj faras tedan laboron, do homoj povas fari veran krean laboron.
* Kial vi decidis servi kiel administranto?
- Ofte mi faris diversajn redaktojn de sistemaj kategorioj kaj ŝablonoj,
sed mi ne havis administrajn rajtojn, kio komplikis la laboron. Poste mi
decidis servi kiel administranto.
* Kio estas viaj sekvaj planoj pri Vikipedio kaj Vikimedio?
- Mi havas du planojn pri Vikipedio:
1) Fari milojn da unufojaj specialaj laboroj per milionoj da robotaj
redaktetoj.
2) Plibonigi senfine ĉiujn artikolojn per unu tre inteligenta roboto.
Dankon al LiMr pro lia preteco servi en la rolo de administranto!
KuboF Hromoslav
Saluton.
Estas plezuro por mi oficiale anonci venkintojn de la Esperantlingva parto
de la plurlingva artikol-verka konkurso *VikiPrintempo COE 2019
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*, kiu
okazis en Aprilo kaj Majo samtempe en la Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo.
La venkintoj estas:
1. Alzinous
2. Yurij Karcev
Aldona venkinto
1. Mutichou
(Mutichou verkis 2 akceptitajn kaj 2 neakceptitajn (pro nesufiĉa longeco)
artikolojn en Vikivojaĝo akirinte 4 poentojn, tial li *ne* rajtas je plena
premio (provizita de la Fondaĵo Vikimedio). De ĉiuj partoprenintoj, kiuj ne
atingis necesajn 10 poentojn, li tamen estis plej proksime al la sojlo.
Danke al Vinilkosmo <https://vinilkosmo-mp3.com/>, Esperanta sponsoro de la
konkurso, li tamen ricevis aldonan premion. Dankon al Mutichou pro
partopreno kaj al Vinilkosmo pro sponsorado!)
Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado
kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!
La konkurso estis fokusita pri la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo,
la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo. Ĉiujare okazas pluraj similaj
multlingvaj eventoj (ekzemple pri Afriko kaj pri Azio). Ankoraŭ ne estas
decidita, ĉu ni organizos iun el ili - se vi interesiĝas helpi, private min
kontaktu.
KuboF Hromoslav
VikiPrintempo COE 2019
ĉeforganizanto
Saluton.
La konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* progresas kaj
proksimiĝas al sia fino - jam la *31an de Majo*, post malpli ol 2 semajnoj,
ni fermos ĝin!
Kutime ni pro nia sindediĉa laborado en Vikipedio gajnas ĝojon pro agrabla
labora procezo, senton de plenumiĝo pro io, kio utilas al tuta mondo kaj
ankaŭ rilatojn en la komunumo. Ĉio tio estas tre belaj aferoj kaj ili logas
ankaŭ min persone al volontula laborado dum pli ol jardeko! Tamen, ja eblas
ankaŭ io pli. Ne tre ofte - ekzemple VikiPrintempon ni lastatempe organizis
antaŭ 2 jaroj kaj mi sincere ne scias, kiam ni sekvafoje faros ion similan.
Ĉar nia bonega komunumo meritas subtenon, premioj en tiu ĉi konkurso estas
vere valoraj - aĉetkuponoj ĝis *100 eŭroj* kaj aliro al fluelsendata *Esperanta
muziko de Vinilkosmo* (kaj multegaj aliaj eldonejoj). Ĉu vi jam monatojn
cerbumas pri "tiu" libro de UEA, sed hezitas ĝin aĉeti? Aŭ ĉu vi volas la
plej novan KD-n de Vinilkosmo? Nun vi povas ricevi ilin kontraŭ laboro,
kiun vi jam nun faras!
Tamen rapidu - la konkurso daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*.
Por partopreni venu al sekvaj paĝoj, verku / traduku / plilongigu kelkajn
artikolojn kaj enskribiĝu inter partoprenantojn!
- *Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
- *Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
Kaze de ajnaj demandoj, ne hezitu skribi al mi!
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton.
(bv. pardoni plusendon al pluraj listoj)
Vikimanio 2019 nun akceptas aliĝojn en la unua aliĝperiodo "Fruaj birdoj".
Pliaj informoj en la mesaĝo sube, de la organizantoj (en la angla, ĉar tio
estas la lingvo de Vikimanio).
Mi planas Esperantistan renkontiĝon dum Vikimanio, dum ĉ. 1-2 horoj.
Detalojn mi sendos al la dissendolistoj "eliso" kaj "wikieo-l" kaj en
sociaj retejoj kiam tiuj pretos.
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Forwarded message ---------
Od:Isabel Cueva <icueva(a)wikimedia.org>
Date: pi, 17. máj 2019 19:22
Subject: [Wikimania-l] Wikimania 2019 Early Bird Registration is Now Open!
To: <Wikimania-l(a)lists.wikimedia.org>
Attention Everyone (and please spread the word):
Early Bird Registration is now open for Wikimania 2019 on our Eventbrite
<https://www.eventbrite.com/e/wikimania-2019-registration-60631780287>
page.
This discount pricing ends on May 24th so don’t delay!
Online registration will be open from today to July 30th, 2019.
For more information please visit:
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Registration
Wikimania 2019 will be held at Stockholm University
<https://en.wikipedia.org/wiki/Stockholm_University>, Sweden
<https://en.wikipedia.org/wiki/Sweden>, from 14th to 18th August 2019.
The venue will host the majority of the conference, hackathon, meetups, and
pre-events.
We would like to encourage all speakers and attendees to register early and
book their flight and travel as soon as possible. If you have questions
about visas, please visit our wiki visa page
<https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Visas>.
If you have any questions with regard to the conference, please contact:
wikimania-info(a)wikimedia.org
Don’t forget: If you want to make a presentation, run a workshop, or
display a poster during Wikimania, the Call for Submissions is NOW OPEN
<https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Wikimania>
We hope you can join us in Stockholm this summer!
Isabel Cueva, WMF Event Program Manager
on behalf of the Wikimania ‘19 Organizing Team
--
*Isabel Cueva*
Event Program Manager
Wikimedia Foundation <https://wikimediafoundation.org/>
_______________________________________________
Wikimania-l mailing list
Wikimania-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimania-l
Saluton.
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn
najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita
la konkurso *VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019* - samtempe *en
Vikipedio <https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>
kaj en Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*.
Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel
helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ
gajni interesajn premiojn!
La konkursa parto daŭras *ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK*. La 5 venkontoj
gajnos donackartojn valorajn *20-100 eŭrojn* kaj 4 ankaŭ *abonon de
Vinilkosmo* kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson
per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!
Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun
la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:
- la konkurso okazas *ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo*, nova projekto
kun turismaj gvidiloj - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie
gajnas 2-oble pli multajn poentojn (poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝo
sumiĝas)
- vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj *temas ne pri via lando*
(do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni
ekkonon de aliaj kulturoj
Do jen venu, helpu kaj aldone eĉ gajnu en
- *Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
- *Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio