[ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

Didier Janot didier.janot at gmail.com
Thu Feb 25 16:26:58 UTC 2021


Saluton,

Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.

Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
sed kial
"Vikimedio Esperanto"
kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?

Ankaŭ el komunika vidpunkto,
estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
de ligitaj organizoj.
Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
Esperanto xxxxxx,
kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile

Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?

Ĝis,
DJ


Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <kubof.hromoslav at gmail.com> a
écrit :

> Saluton.
>
> *Resumo*: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera
> Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en
> Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe
> se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
>
> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj
> retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj
> Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo,
> ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon
> "Vikimedio Esperanto".
>
> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio
> por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed
> nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn
> pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe
> temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto -
> kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do
> sen rilato al Vikimedio).
>
> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
>
>    1. strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
>    Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
>    2. strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
>    (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
>    kiel Tema organizo.
>
> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne
> faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
> dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
> asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
> kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
> organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
> rezervita por organizo de pli alta rekono.
>
> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura
> nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj
> en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto
> "Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
> konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
> publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
> alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
> aliaj proponoj estas bonvenaj!
>
> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per
> kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia
> loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke
> AffCom permesus tion al ni.
> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni
> uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
>
> *Kion vi faru nun?*
> Se vi konsentas - nenion.
> Se vi malkonsentas - skribu tion.
>
> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj
> tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis
> sian plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro
> simple plenumos la laboron.
> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj
> homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon.
> Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se
> homoj ne kontraŭos).
>
> Amike
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
> Prezidanto
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20210225/fa4b85dc/attachment.htm>


More information about the ELiSo mailing list