[ELiSo] Malneto de la Jara raporto 2020

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Apr 19 19:56:18 UTC 2021


Saluton.

Danke al Ivan Santacruz, nia Estrarano respondeca pri Jara raporto, vi
povas jam nun legi malneton de la Jara raoprto 2020:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2020
(Ĝi estas en la angla, ĉar tiel ni bezonas raporti al la tutmonda Vikimedia
movado. Se vi havas problemojn pri la angla, vi povas uzi la liberan
tradukilon https://www.apertium.org , aŭ malliberan
https://translate.google.com . Por Ĝenerala asembleo estos provizita versio
en Esperanto.)

Ĉar Jaran raporton povas aprobi nur Ĝenerala asembleo, dume ĝi estas
neoficiala. Bonvolu konsulti ĝin. Se vi konscias pri iu nia nemenciita sed
menciinda agado, bv. aldoni ĝin rekte en la raporton aŭ ekdiskuti pri ĝi en
ties diskutpaĝo. Mi mem jam aldonis plurajn aferojn.

La sekvan lundon, la 26-an de Aprilo, mi formale sendos la malnetan
raporton al la tutmonda Vikimedia movado. (Post aprobo fare de la ĝenerala
asembleo mi sendos la oficialan version.)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20210419/e3210f5b/attachment.htm>


More information about the ELiSo mailing list