[ELiSo] Malneto de Jarplano por 2020 disponebla por konsulti kaj kontribui

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Fri May 8 21:09:29 UTC 2020


Saluton!

Ĉu vi havas brilan ideon pri laboro de Esperanto kaj Libera Scio en 2020?
Eĉ pli bone, ĉu vi volas tion fari mem? Aŭ ĉu vi serĉas laboron, pri kiu vi
volus helpi?

Bone, tiaokaze venu al preparata *Jara plano por 2020* kaj aldonu vian
ideon, komentu, aliĝu kiel helpanto:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2020-eo

Jam estas menciitaj multaj ideoj kaj ili ankoraŭ venos tra filtrilo de
indeco kaj realigebleco. Fina formo estos prezentita dum la Ĝenerala
asembleo, la 16an de Majo. Tamen, jam nun vi povas havi bonan ideon.

Pri la Jarplano ni iom(et)e parolos ankaŭ sekvan dimanĉon (10a de Majo,
ekde 15:00 UTK) dum testa voko per Jitsi por prepariĝi al Ĝenerala
asembleo. [https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/2020-May/000464.html]

Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono
Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200508/a624abc1/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list