[ELiSo] ELiSo partneriĝis en projekto de Erasmo+ pri informado

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Fri May 8 20:09:44 UTC 2020


Saluton!

En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.

Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E na I pri ebla partopreno en alia
projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La Prepara
komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al Estrato)
konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis. (mi
pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro multe
da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
povas partopreni.

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200508/0c5bf8bf/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list