[ELiSo] Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) formale registrita

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Mar 1 15:20:08 UTC 2020


Saluton!

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke "Esperanto kaj Libera Scio"
(ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ
kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio
pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda
laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom
rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur
koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj
vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri
rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por
rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek
Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto
pri rekono).

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal
Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero
Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj
Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn
aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj
Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la
fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la
koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas
tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík,
efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme
laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por
atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la
tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri
aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel
Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun
ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos
oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni
antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun
subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni
ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni
multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum
nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ
disvolviĝos kiel organizo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al
disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj "gepatraj"),
sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka - sur
kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni
fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj
venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn
organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli
rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono
KuboF Hromoslav / Michal Matúšov
Gvidanto de la Prepara komisiono
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200301/723aa613/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list