[ELiSo] Sekva evoluo de ELiSo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Oct 31 18:54:01 UTC 2019


Saluton.

Dum lasta tempo ni laboris en la Prepara Komisiono (por meti ELiSon al
sekva nivelo) kaj okazis:

   1. mi *kunsidis kun AffCom* (Komisiono pri aligitaj organizoj de VMF),
   ili donis al mi multajn utilajn informojn, konsultis niajn imagojn pri
   estonteco kaj kuraĝigis nin pluiri - raporton de la kunsido mi provizis al
   la Komisiono;
   2. ni *volas esti rekonitaj kiel "Tema organizo"* (simile kiel en
   Esperantio estas "Fakaj organizoj") - tiel VMF rekonos kvaliton de nia
   organiziĝo kaj agado kaj ni estos "oficialaj" reprezentantoj de Esperanto
   en la Vikimedia mondo;
   3. por iĝi "Tema organizo" ni *devos laŭjure registriĝi* - tiel ni devos
   prioritate elekti landon por registriĝo kaj verki statuton - tio okazos en
   sekvaj malmultaj monatoj kaj ni kalkulas pri viaj ideoj kaj proponoj!


Danke al tio ĉi ni havos *klaran organizan strukturon*, do ni scios kiu
estas respondeca pri kio kaj kiu povas fari kiujn decidojn (multe pli
simplaj kaj tempoŝparaj proceduroj ol ni havas nun), ni iĝos *oficialaj
reprezentantoj de Esperanto* en la Vikimedia mondo, kaj malfermiĝos al ni
la pordo por *ricevi monsubtenon* de VMF por tutjara laboro (enkalkulante
dungitojn).

La vojo estas ankoraŭ longeta (ni kalkulas pri fino de 2020 por finlabori
ĉion) kaj ni informados vin kiam io grava okazos survoje.

*Bonvolu*, se estas io en tiu ĉi mesaĝo, kion vi konsideras esti barilo sur
la vojo - tuj respondu kaj ni diskutu! Aliokaze mi dimanĉe, la 3an de
Novembro oficiale informos AffCom-n pri nia intenco iĝi Tema organizo.

Persona aldono: Mi estas tre ekscitita pri tiu ĉi evoluo! Ni kreskos kaj
kiel organizo, kaj kiel homoj, eĉ pli multe subtenos Vikipedion kaj,
nelaste, piedbatos la vojon por aliaj Esperantlingvaj Vikimediaj organizoj,
kiuj naskiĝos paralele apud ni! Zamenhof ĝojus! Kaj ankaŭ ĝoju!

de la Prepara Komisiono
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20191031/e0073a5e/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list