[ELiSo] ELiSo elektas 2 estraranojn de VMF

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Mar 29 23:35:43 UTC 2019


Saluton.

Jen la plej nova evoluo ĉi-kampe:

Montriĝis, ke nome de ELiSo estis nomumitaj 2 homoj (mi kaj Marek Blahuš;
la homo kun fina respondeco pri voĉdonado estis Marek). Ni du kaj Ivan
Santacruz interkonsentis, ke Ivan transprenos la finan respondecon pri
voĉdonado nome de ELiSo; tial mi rezignis pri tiu posteno (estas loko por
nur 2 homoj kaj tiujn okupas Ivan kaj Marek). Parto de la kialo estis, ke
Ivan estas nia reprezentanto ĉe nuntempe okazanta Vikimedia Pintkunveno en
Berlino, kie estas parto de la programo dediĉita ĝuste al tiuj elektoj.
Dankon al Ivan pro laboremo kaj al Marek pro transdono de la respondeco!

Mi atentigas, ke la tuta procezo ankoraŭ daŭros kelkajn semajnojn. Nun jam
ekzistas teamo de faciligantoj kaj sufiĉe konkreta ideo kiel labori.

La resto pri informado kaj sekva gvidado de la procezo ĉe ni estas
respondeco de Ivan.

Amike
KuboF Hromoslav


ne 17. 3. 2019 o 22:36 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>
napísal(a):

> Saluton!
>
> Postnelonge okazos baloto en kiu Aligitaj organizoj elektos 2 novajn
> estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio. La ŝanĝo kompare kun antaŭaj jaroj
> estas, ke ankaŭ Uzanto-Grupoj rajtos partopreni (antaŭe rajtis baloti nur
> Landaj kaj Temaj organizoj). La precizaj kondiĉoj ne estas ankoraŭ konataj,
> sed eblas, ke ankaŭ ni en ELiSo rajtos partopreni! Pliaj informoj (en
> Esperanto) estas ĉe
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Wikimedia_Foundation_Bylaws_changed_plus_next_steps/eo
>
> Mi ricevis inviton partopreni la procezon nome de ELiSo. Ĉar la procezo
> ankoraŭ ne estas klara, mi mem ne bone scias, kion mi kaj ni faru. Mi tamen
> supozas, ke baldaŭ la afero klariĝos - tiam mi informos vin.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20190330/f2841df2/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list