[ELiSo] Statuto en la Esperanta traduko (preskaŭ preta)

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Dec 28 18:33:46 UTC 2019


Saluton.

Jam estas publike videbla Esperanta traduko de nia nuntempa statuto. Tamen,
kelkaj esprimoj estas iom malsimplaj por traduko kaj kelkajn prefere decidu
pli multaj homoj ol nur la tradukanto. Tial la traduko estas preta je ĉ.
98% (mi plu poluras ĝin). La ĝenerala senco estas videbla kaj indas, ke vi
povu konsulti la statuton kiel eble ple frue, tial jen ĝi:

https://docs.google.com/document/d/1yci7XJweuoWd2TFyCmKokTCPl02wXnY90DWhXthFxWg/edit

Se vi povas helpi poluri la tradukon, bonvolu komenti rekte en la dokumento
(Ktrl + Alt + M) aŭ private al mi.

Mi emfazas, ke tiu ĉi statuto (en la slovaka versio) nun validas, sed estas
nur portempa. Jam post kelkaj tagoj ni komencos konsultadon pri nova versio
(laŭ volo de la tuta membraro) sed eĉ tiam la nova versio ne nepre
ekvalidos (tamen, ni povos decidi ekvalidigi ĝin, se tio montriĝos vaste
volata). Jen kia estos la procezo:

*Sekvaj paŝoj*

   1. finpoluro de traduko de nuntempa statuto (ĝis komenco de Januaro 2020)
   2. proponoj por nova statuto (ekde komenco de Janauro 2020)
   3. preta nova propono por statuto, eventuale kiel listo de
   amendoproponoj (fino de Januaro 2020)
   4. Ĝenerala asembleo kun aprobo de propono pri nova statuto, *sen*
   efektive ekuzi la proponitan statuton (ĉ. Februaro 2020)
   5. interne akceptita propono estos sendita al la *Komisiono pri aligitaj
   organizoj* de VMF (t.n. "*AffCom*") por konsulto (ĉ. Februaro 2020)
   6. eventuale AffCom proponos modifojn, kiujn ELiSo konsultos (povas
   daŭri kelkajn monatojn, eble en la unua duono de 2020)
   7. versio interkonsentita de kaj ELiSo kaj AffCom estos oficiale
   aprobita dum nova Ĝenerala asembleo (ĉ. duono de 2020)


Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20191228/d4116a4e/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list