[ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn

Mathieu Lovato Stumpf Guntz psychoslave at culture-libre.org
Fri Oct 5 17:40:29 UTC 2018


Mirinda, tio estas bonega novaĵo. Mi kredas ke la CC 4.0 estas alŝutebla al vikifontaro, se ni bone precisas la licenson, sed probable ni ne povos miksi ĝin kun enhavo de aliaj projektoj eldonitaj nur kiel CC3.0.

Kion opinias vi?

Nu, tio restas ĝoja novaĵo, dankon al ĉiuj kiuj permesis tion! 

Le 4 octobre 2018 21:13:52 GMT+02:00, KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com> a écrit :
>Saluton.
>
>Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000
>artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi
>nome
>de ELiSo kaj sekve komunikis pri ĝia permesilo.
>
>Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon -
>oficiale
>liberigis ĉiujn siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC BY 4.0!
>
>Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed
>ĉar
>nenie estis la permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke
>ĉiuj
>iliaj rajtoj estas rezervitaj. Nun estas klare, ke ili estas liberaj!
>
>Mi publikigis unu komunikon ĉe Vikifontaro:
>https://eo.wikisource.org/wiki/Vikipedio_en_Esperanto_atingas_sian_250-milan_artikolon
>kaj priskribis ĝin en Vikidatumoj:
>https://www.wikidata.org/wiki/Q56878009
>Ĉu vi povas kontroli la Vikidatuman eron - ĉu la deklaroj estas uzitaj
>bone
>kaj eventuale aldoni pliajn? Tio helpus plibonigi la informkeston por
>GK-j
>tiel, ke ĝi (por sekvaj GK-j) transprenadu datumojn rekte de
>Vikidatumoj.
>
>PS: Se vi scias pri alia fonto, kiu eventuale pretas liberigi sian
>ekhavon,
>kontaktu ĝin kaj sciigu nin ;-)
>
>Amike
>KuboF Hromoslav
>
>
>---------- Forwarded message ---------
>From: KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com>
>Date: po 24. 9. 2018 o 13:39
>Subject: Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
>To: ELiSo <eliso at lists.wikimedia.org>, ELiSo-anoncoj <
>eliso-anoncoj at lists.wikimedia.org>, La esperanta vikipedio. / Esperanto
>Wikipedia discussion <wikieo-l at lists.wikimedia.org>
>
>
>Saluton.
>
>La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan
>mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
>aliĝis
>al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, kiun mi
>plusendas sube.
>
>Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati ankaŭ
>pli
>grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) kaj tio
>klare
>montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.
>
>PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko. Dume
>estas bona evoluo.
>
>Jen nia komuna komuniko:
>
>Gazetaraj Komunikoj de UEA
>N-ro 757
>2018-09-20
>VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON
>
>La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian
>250-milan
>artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo en
>Francio,
>kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe
>https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.
>
>La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de
>novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li
>publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300
>paĝoj.
>
>La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj
>redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de Vikipedio
>daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj
>plikvalitigas
>jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankaŭ fotoj,
>videoj,
>sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al
>tuja
>kunlabora reviziado per interreto -- kaj multaj volontuloj.
>
>La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ
>nombro
>de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara (5 mil
>malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne
>estas
>ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000
>plej
>gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko.
>En la
>tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis
>tre
>frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas oficiale reprezentata de
>la
>organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).
>
>Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj
>en
>enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas
>kroman
>valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj
>iniciatoj,
>kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis
>la
>evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de
>Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankaŭ) vi povas
>daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi estas por fakaj
>asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn de sia fako.
>
>Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. Komence
>redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia
>por
>neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile
>kiel
>en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun faras plurajn
>monotonajn
>laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera kerno -- bonkvalita teksto.
>Eĉ,
>ĉiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de
>mistajpoj)
>per poŝtelefona aplikaĵo. Por helpi al Vikipedio, komencu per
>https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.
>
>Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj
>jam
>helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E at I kaj
>novfondita
>Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri Vikimedia agado. Sen
>tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ĝi estas nun.
>
>Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe
>https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum
>specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe
>https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj.
>
>UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj,
>kiuj
>praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio
>en
>Esperanto.
>
>
>KuboF Hromoslav

-- 
Envoyé de mon appareil Android avec Courriel K-9 Mail. Veuillez excuser ma brièveté.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20181005/5ed06144/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list