[ELiSo] 2 novaj monpetoj por informado

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Jun 27 10:47:35 UTC 2018


Saluton.

Do, la monpeto pri flugfolioj estis malakceptita :-(
Laŭ la novaj kondiĉoj de la moneta programo estas flugfolioj akceptataj nur
por specifa publiko. Nia deklaro, ke la publiko estas *esperantistaj
partoprenantoj de niaj trejnadoj kaj relegoj* bedaŭrinde ne estis sufiĉe
specifa. Plenaj detaloj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:Project/Rapid/UG_ELiSo/Outreach_leaflets_2018#Proposal_Not_Funded
Se vi havus ideon kiel deklari la publikon pli specifa, bonvolu tuj informi
min!
Laŭ mia kompreno, diri, ke ni havas longtempan projekton pri prelegoj pri
Vikipedio ne sufiĉus...

La alia monpeto ankaŭ havas siajn problemojn, kiujn ni tamen ankoraŭ solvas.

Amike
KuboF Hromoslav


pi 18. 5. 2018 o 0:22 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>
napísal(a):

> Saluton!
> (kaj pardonon pro plurlista sendado)
>
> Mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:
>
>    1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018 [1]
>    2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio [2]
>
> Unue, dankon al Juan Santacruz kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro,
> kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi
> ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.
>
> Peter Baláž volonte akceptis prelegi kaj informi pri la fotokonkurso "Viki
> amas ZEOjn" dum UK 2018 en Lisbno. Per la monpeto ni strebas helpi al lia
> partopreno kaj provizi por li pliajn informajn materialojn. Danke al la
> konkurso estos tutmonda dokumentado pri ZEOj pli kompleta per liberaj
> fotoj. Supozeble ni ankaŭ informos multajn homoj de ĝenerala publiko pri
> ekzisto de ZEOj kaj Esperanto!
>
> La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni
> uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone
> memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas
> plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj
> vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto
> strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese
> monpetis por helpi financi la vojaĝon.
>
> Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la
> monpetoj en la suba sekcio "Endorsements". Ni jam estas konataj en la
> Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita
> intereso de la komunumo, tial gravas via subteno. Antaŭdankon!
>
> [1]
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/Vikio_Amas_ZEOjn_presentation
> [2]
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/Rapid/UG_ELiSo/Outreach_leaflets_2018
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180627/61ef2cfb/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list