[ELiSo] Ĉu iu kiu laboru kun OTRS ĉi tie?

mathieu stumpf guntz psychoslave at culture-libre.org
Thu Jan 4 21:35:09 UTC 2018


Le 04/01/2018 à 21:24, KuboF Hromoslav a écrit :
> Alfred Neumann de OTRS-teamo ĵus skribis (sed tio ne publikiĝis, ĉar 
> li ne estas en nia dissendolisto), ke vere neniu Esperanto-parolanto 
> estas OTRS-agento.
>
> Des pli indus, ke iu transprenu la taskon. Ĉu eble Psychoslave (kiu 
> jam havas spertoj kun OTRS, almenaŭ pro konfirmado de la dokumentoj de 
> AIS) interesiĝus?
Mi ja dezirus helpi, sed mi kredas ke tio demandos tro da tempo por esti 
diligente farita, komparata kun kiu mi povas provizi nuntempe. Mi jam 
havas sufiĉe da vikimediaj vorkoj en mia farenda listo, kaj mi kredas ke 
estas pli bona ke mi koncentriĝas al finas tiujn antaŭ mi eklaboras 
aliajn ampleksajn taskojn.

Ĝis :)
>
> Amike
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
> 2017-12-29 10:33 GMT+01:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com 
> <mailto:kubof.hromoslav at gmail.com>>:
>
>     Mi dum mallonga tempo funkciis kiel OTRS-agento, sed poste lasis
>     la aferon (tio ne taŭgis por mia tiama tempa situacio). Sed tiam
>     estis almenaŭ 1 homo kun eo-1.
>
>     Ĉiuokaze, nun tio estas bona oportuno por nova volontulo por
>     kandidatiĝi -
>     https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/OTRS/Volunteering
>     <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/OTRS/Volunteering>
>     Por komenci oni bezonas lerni novan sistemon kaj aldonajn
>     regulojn, sed tio havos grandan efikon, ke finfine niaj streboj
>     por konvinki esperantistoj al liberigo edifaj verkoj estis
>     traktataj glate.
>
>     Amike
>     KuboF Hromoslav
>
>     Dňa 29.12.2017 5:32 AM používateľ "Ivan Camilo Quintero Santacruz"
>     <remusqs1 at gmail.com <mailto:remusqs1 at gmail.com>> napísal:
>
>         Saluton karaj,
>
>         Antaŭ kelkaj monatoj okazis la Kolombia kongreso de Esperanto.
>         Mi sukcesis ke partopreninto liberigu siajn fotojn. Li
>         plenumis dokumenton en kiu li akceptas liberigi siajn fotojn
>         kaj mi sendis ĝin al permissions at wikimedia.org.
>
>         Mi ricevis respondon hodiaŭ, en kiu oni respondis min ke
>         bedaŭrinde neniu OTRS-ano parolas la lingvon en kiu estas
>         skribita la dokumento kiun mi sendis (Esperanto), do ili ne
>         povas kontroli ĝin.
>
>         Do mi serĉas esperantistan vikimedianon kiu povu kontroli la
>         dokumenton por ke la fotoj restu en Komunejo. Ĉu iu konas iun
>         personon tian?
>
>         La ticket-nombro en OTRS estas #2017111210000461.
>
>         -- 
>         *Remus*
>
>         /Ivan Camilo Quintero Santacruz
>         Ingeniero de Materiales
>         Universidad del Valle
>         Santiago de Cali, Colombia/
>
>         _______________________________________________
>         Dissendolisto de ELiSo
>         ELiSo at lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo at lists.wikimedia.org>
>         https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>         <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>
>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180104/6d169516/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list