[ELiSo] Leteroj por VMKONF2018

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Feb 15 09:23:09 UTC 2018


Saluton.

Laŭ mia kompreno temas pri invitletero por ricevi vizon, ĉu?

Pri tiu subskribo povus esti ioma problemo, ĉar ja ELiSo (dume) ne havas
oficialan strukturon. Tamen ni havas ofiialajn kontak-personojn por rilati
kun la Komisiono pri aligitaj organizoj. Mi ĵus serĉis ĝin en Meta, sed ne
trovis (ĉu iu scias, kie estas la listo?), sed laŭ mia memoro devus temi
pri Ziko kaj Blahma.

Eventuale la leteron povus subskribi mi; mi ja faris tion jam organizante
la vikimedian renkontiĝon de centra kaj orienta Eŭropo. Eble tamen indos,
ke VMDE aŭ VMF donu konfirmon por Kolumbiaj oficoj, ke mi estas rajtigita
persono aŭ io simile... Bonvolu, private ligu min kun la vikimedianoj kun
kiuj vi tion prizorgas.

Amike

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

2018-02-15 3:12 GMT+01:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz <remusqs1 na gmail.com
>:

> Saluton gekaraj,
>
> Kiel vi ĉiuj eble jam scias, KuboF kaj mi havos la grandan honoron
> reprezenti vin ĉiujn kaj ELiSon dum la venonta Vikimedia Konferenco.
>
> Mi skribas vin, ĉar mi estis pretigante ĉion pri mia vojaĝo, sed mi nepre
> bezonas leteron de ELiSo kaj Vikimedio kiu diru ke mi iros kiel
> reprezentanto de nia grupo kaj ke mia ĉeesto en la konferenco estas certa.
>
> Mi jam kontaktis VF-on (Fakte mi kontaktis al Vikimedio Germanio) por peti
> invitleteron, tamen mankas la letero de ELiSo. Pri tiu lasta letero mi
> havas dubon, ĉar mi povus ĝin redakti (Estus tiel pli facile ĉar ĝi devas
> esti en la hispana kaj ankaŭ eble en Esperanto), sed kiun subskribus ĝin?
> Ĉu iu alia ELiSano?
>
> Mi antaŭdankas vian helpon!
>
> --
> *Remus*
>
>
>
>
> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
> ValleSantiago de Cali, Colombia*
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180215/ab6bccec/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list