[ELiSo] ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018

mathieu stumpf guntz psychoslave at culture-libre.org
Thu Apr 26 19:50:01 UTC 2018


Dankon, tio estas jam mirinda superrigarda raporto. :)


Le 26/04/2018 à 21:38, KuboF Hromoslav a écrit :
> Saluton karaj amikoj, subtenantoj de libera edukado!
>
> Lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la 
> Vikimedia Konferenco 2018 [1], pinta renkontiĝo de organizita parto de 
> la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenisankaŭ ELiSo en 
> konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj 
> esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).
>
> Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj 
> aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom 
> multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni 
> informos vin iom-post-iom, sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan 
> superrigardon.
>
> Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis 
> ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj 
> transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo 
> de novaj ideoj).
>
> Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi 
> ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon 
> al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos 
> memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi /Tema Organizo/ de la Fondaĵo 
> Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) /Faka Asocio/ de UEA.
>
> Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de 
> redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj [2],  
> Sandbox+ [3], Stirpanelo por programoj kaj eventoj [4] kaj UserViews 
> [5]. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!
>
> Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la 
> Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030 [6]. Ĉar estas ĝenerala 
> konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, 
> estas tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj 
> ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj 
> organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado 
> prefere transiru al uzado de Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - 
> la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ 
> dum registrado - la videon mi publikigos baldaŭ.
>
> Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn 
> kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi 
> ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas 
> plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj 
> (tamen ne tuj) en nia YouTube-kanalo, do ekabonu la kanalon jam nun 
> por esti sciigita tuj post publikigo [7].
>
> Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de 
> reprezentantoj mi denove dankas pro via subteno de nia partopreno kaj 
> mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon, kiu ĵuse plikonkretiĝias.
>
> [1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018
> [2] 
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Community_Capacity_Map
> [3] https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Uzanto_sandbox%2B
> [4] https://outreachdashboard.wmflabs.org/
> [5] https://tools.wmflabs.org/userviews/
> [6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
> [7] 
> https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180426/73fcf731/attachment-0001.html>


More information about the ELiSo mailing list