[ELiSo] Fwd: Movada Foiro - R-V

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Feb 12 19:42:33 UTC 2017


Saluton.

Kiu jam planas partopreni la UKn en Seulo kaj pretas deĵori en la eventuala
stando de ELiSo?

Krom partopreno en la Movada Foiro eblus kaj indus ankaŭ aliaj agadoj, ekz.
prelego pri vikimediaj projektoj aŭ rilataj temoj (aŭtoraj rajtoj, libera
kulturo, kulturo de senkondiĉa kunlaborado ktp.), trejnado aŭ praktika
ekskurso (ekz. komuna fotado de iu proksima interesa loko kaj poste
alŝutado al Komunejo) kaj pliaj. Sed unue ni eksciu kiu entute venos :-)

Amike
KuboF Hromoslav
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "lowenstein, anna" <anna.lowenstein na esperanto.org>
Dátum: 31.1.2017 21:49
Predmet: Movada Foiro - R-V
Komu:
Kópia:

Se vi ne povas legi la supersignojn, bonvolu malfermi la aldonajhon.


*12-a Movada Foiro dum la UK en Seulo*



*GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.



La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
agado kaj simile.



*Dato* *de la Movada Foiro en Seulo:* sabato, la 22-a de julio 2017.

*Ejo:* Ni esperas okazigi la Movadan Foiron sur la trotuaro antaŭ la
kongresejo, por ke ankaŭ ekstera publiko vidu ĝin. Tamen tio dependos de la
vetero, do necesos decidi surloke. Se pluvos aŭ estos tro varmege, ĝi
okazos interne de la ĉefa konstruaĵo.

*Komencohoro:  *La Movada Foiro kutime komenciĝas ĉirkaŭ 19h00. Se ĝi
eventuale komenciĝos iom pli malfrue, estos anonco pri tio en la Kongresa
Kuriero aŭ/kaj afiŝoj en la ĉefa halo.



*Financaj kondiĉoj:*

   - Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
   - Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
   donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
   - Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
   (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
   Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
   Libroservo.

*Renovigo de la Movada Foiro:*

Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj reaperadas
en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian
ekspozicion!



*Elektro kaj retaliro:*

Se la Movada Foiro okazos ekstere, mankos elektro kaj retaliro. Se ĝi
okazos interne, estos ambaŭ.



*Konfirmo de mendoj:*

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.



Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
organizantoj.





   - Nomo de asocio:



   - Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:



   - Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.



1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada
Foiro.



2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.



3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.



Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:

-- 
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891 <+44%207943%20137891>
anna.lowenstein na esperanto.org
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170212/0237b2d6/attachment-0001.html>


More information about the ELiSo mailing list