[ELiSo] Ĉu iu kiu laboru kun OTRS ĉi tie?

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Dec 29 09:33:47 UTC 2017


Mi dum mallonga tempo funkciis kiel OTRS-agento, sed poste lasis la aferon
(tio ne taŭgis por mia tiama tempa situacio). Sed tiam estis almenaŭ 1 homo
kun eo-1.

Ĉiuokaze, nun tio estas bona oportuno por nova volontulo por kandidatiĝi -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/OTRS/Volunteering
Por komenci oni bezonas lerni novan sistemon kaj aldonajn regulojn, sed tio
havos grandan efikon, ke finfine niaj streboj por konvinki esperantistoj al
liberigo edifaj verkoj estis traktataj glate.

Amike
KuboF Hromoslav

Dňa 29.12.2017 5:32 AM používateľ "Ivan Camilo Quintero Santacruz" <
remusqs1 na gmail.com> napísal:

> Saluton karaj,
>
> Antaŭ kelkaj monatoj okazis la Kolombia kongreso de Esperanto. Mi sukcesis
> ke partopreninto liberigu siajn fotojn. Li plenumis dokumenton en kiu li
> akceptas liberigi siajn fotojn kaj mi sendis ĝin al
> permissions na wikimedia.org.
>
> Mi ricevis respondon hodiaŭ, en kiu oni respondis min ke bedaŭrinde neniu
> OTRS-ano parolas la lingvon en kiu estas skribita la dokumento kiun mi
> sendis (Esperanto), do ili ne povas kontroli ĝin.
>
> Do mi serĉas esperantistan vikimedianon kiu povu kontroli la dokumenton
> por ke la fotoj restu en Komunejo. Ĉu iu konas iun personon tian?
>
> La ticket-nombro en OTRS estas #2017111210000461.
>
> --
> *Remus*
>
>
>
>
> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
> ValleSantiago de Cali, Colombia*
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20171229/3f3bef54/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list