[ELiSo] ELiSo ĉe VMKON 2018

Ivan Camilo Quintero Santacruz remusqs1 at gmail.com
Fri Dec 29 04:08:33 UTC 2017


Saluton al ĉiuj,

Ĉi-jare mi ne reprezentos nacian aŭ aliajn organizojn de Vikimedio, do mi
ŝatus kandidatiĝi kiel reprezentanto de ELiSo por la Vikimedia Konferenco.
Mi konas la tutmondan movadon vikimedian, kaj estas aktivulo vikimedia kaj
esperanta en mia propra lando, kaj ĉi tiu jaro mi jam organizis prelegon
nome de ELiSo en mia lando. Do mi certas ke mi plenumas la kondiĉojn por
esti kandidato.

Elkore via,
Ivan.

2017-12-27 4:09 GMT-05:00 mathieu stumpf guntz <
psychoslave at culture-libre.org>:

> Mi ĵus kontrolis, kaj ŝajnas ke nova kanditato ne povas esti aldonata de
> ĉiuj per la publika formularo. Mi aldonis nomojn de Kubof kaj Lingveno kiuj
> partoprenis en 2017. Se ni ja uzas tiun ilon por nia decido, bonvolu
> prezenti ĉi tie vian kanditato por ke mi estas ebla aldoni en formularo
> kiel opcio. Sed ni ankaŭ povas uzi alian ilon, ekzemple simpla vikpâgo en
> Meta, se vi preferas. Bonvolu komuniki viajn opiniojn.
> Danke
>
>
> Le 27/12/2017 à 09:11, mathieu stumpf guntz a écrit :
>
> Dankon Juan por la memorigo. :)
>
> Tie estas, se vi konsentas uzi ĝin, [ligo al elektilo pri nia opa decido])(
> https://framadate.org/prjVHprLmecXZmzV).
>
> Mi aldonis mian nomon ĉefe ĉar mi kredas ke mi devis aldoni almenaŭ unu
> opcio por validi la formularon de kreo (sed mi devas kontroli tion). Sed
> tio dirita, mi ja volonte irus al la konferenco kiel reprezentanto de
> ELISo. Mi kredas ke mi ankaŭ kandidatos kiel potenciala reprezentanto de
> Vikivortaro. Se okazus ke mi estas elektota al ambaŭ, mi detiros mian
> kanditadon de ELISo. Egale, kaj tiutempe en ambaŭ kazo, se nur homiĉo estas
> elektota, mi detiros se homino povas partopreni danke al tio. Mi egale
> meditos mian detiron se tiu favoras la elekton de iu kiu povas reprezenti
> tradicie subreprezentatan homgrupon.
>
> Mi invitas vin legi [kiel elekti reprezentanton](https://meta.
> wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018/Program_
> Design_Process#How_to_select_the_delegates) se vi ne jam faris tion.
>
> Kore
>
>
> Le 27/12/2017 à 00:26, Juan Sebastian Quintero Santacruz a écrit :
>
> Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por ĉeesti la Vikimedian
> Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli frue ni
> elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu ĉu via loka
> ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj priparolu la eblecon ke
> ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta nombro de Esperantistoj en ĉi
> tiu grava Vikimedia evento estos kiel eble plej granda.
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSoELiSo at lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSoELiSo at lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
*Remus*




*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20171228/79f31b2c/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list