[ELiSo] ELiSo ĉe VMKON 2018
mathieu stumpf guntz
psychoslave at culture-libre.org
Wed Dec 27 08:11:22 UTC 2017
Dankon Juan por la memorigo. :)
Tie estas, se vi konsentas uzi ĝin, [ligo al elektilo pri nia opa
decido])(https://framadate.org/prjVHprLmecXZmzV).
Mi aldonis mian nomon ĉefe ĉar mi kredas ke mi devis aldoni almenaŭ unu
opcio por validi la formularon de kreo (sed mi devas kontroli tion). Sed
tio dirita, mi ja volonte irus al la konferenco kiel reprezentanto de
ELISo. Mi kredas ke mi ankaŭ kandidatos kiel potenciala reprezentanto de
Vikivortaro. Se okazus ke mi estas elektota al ambaŭ, mi detiros mian
kanditadon de ELISo. Egale, kaj tiutempe en ambaŭ kazo, se nur homiĉo
estas elektota, mi detiros se homino povas partopreni danke al tio. Mi
egale meditos mian detiron se tiu favoras la elekton de iu kiu povas
reprezenti tradicie subreprezentatan homgrupon.
Mi invitas vin legi [kiel elekti
reprezentanton](https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018/Program_Design_Process#How_to_select_the_delegates)
se vi ne jam faris tion.
Kore
Le 27/12/2017 à 00:26, Juan Sebastian Quintero Santacruz a écrit :
> Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por ĉeesti la Vikimedian
> Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli frue
> ni elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu ĉu
> via loka ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj priparolu
> la eblecon ke ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta nombro de
> Esperantistoj en ĉi tiu grava Vikimedia evento estos kiel eble plej
> granda.
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20171227/e1fbb3a1/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list