[ELiSo] Kunlaboro SK-CZ-PL

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Nov 25 09:00:30 UTC 2016


Saluton.

Iom malfrue (pro malsano), sed tamen mi informas, ke hodiaŭ mi iros al
semajnfina renkontiĝo de Vikimedio Slovakio, Vikimedio Ĉeĥio kaj Vikimedio
Pollando, kie ni diskutos kaj planos pli intensan kunlaboradon inter niaj
asocioj. Mi cerbumas kiel enplekti Esperanton en la estontan kunlaboradon.
Dume mi pripensis:

   - temaj semajnoj (esperantistoj verkas en la Esperantan Vikipedion pri
   Pollando, pollingvanoj verkas en la Pollingvan Vikipedion pri Esperantio
   ktp);
   - partoprenado en la Zamenhofa jaro (ene de TEJO mi zorgas pri bona
   multlingva prezento de Zamenhof en Vikipedioj) - tio povus interesi precipe
   polojn;
   - instigo al kunlaborado kun landaj Esperantaj organizoj por
   ciferecigado de libroj por Vikifontaro (por tio estus fakte utila multe pli
   grandskala organizado, ĉar pluraj homoj skanas, iuj transskribas librojn
   kaj apenaŭ iu havas aliron al la rezultoj - mi timas, ke sen tia
   kunordigado oni denove faradus duoblan laboron; sed ĉiuokaze mi povas
   instigi la vikimedianojn por serĉi aliancanojn tiutemajn);
   - (iom pli peza) kunlaborado pri kreado de maŝinaj tradukiloj inter la
   (ĉefaj) lokaj lingvoj kaj Esperanto.

Kiel vi vidas, nur la unuaj 2 ebloj estas sufiĉe realigeblaj, do mi ŝatus
koni viajn proponojn kaj rimarkojn!

KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20161125/4703f98f/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list