[ELiSo] ELiSo en VM-a renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2016

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Tue Aug 23 23:18:26 UTC 2016


Saluton.

Mi estas ĵus veninta al Erevano por post kelkaj tagoj partopreni la
Vikimedian renkontiĝon de Centra kaj Orienta Eŭropo, kiel reprezentanto de
Esperanto kaj Libera Scio -
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2016

Ĉar mi kunorganizis la Universalan Kongreson en Nitro, mi ne havis multan
tempon okupiĝi pri mia partopreno en la renkontiĝo. Aldone, 2 el 3 planitaj
partoprenontoj de Vikimedio Slovakio rezignis, do mi (kiel prezidanto de
VMSK) urĝe zorgis ankaŭ pri tio (konsekvence mi petis la organizantojn esti
denove konsiderata kiel reprezentanto de ambaŭ ELiSo kaj VMSK). Laŭ la unua
plano devus partopreni ankaŭ Bekhruzbek Ochilov, sed li fine ne povis.

Tial mi iom lastmomente prezentas detalojn de mia imago pri mia partopreno
kaj mi antaŭĝojas viajn rimarkojn por kunlabore plibonigi la aferojn.

Bonvolu vidi nian organizan profilon ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2016/Needs#Esperanto

Mi laŭplane partoprenos: GLAM I; CEE Spring; Best practices for editing
workshops and Outreach; Wikidojo; Wikidata -- A Gentle Introduction for
Complete Beginners; Wikimedia Foundation BoT discussions: transparency,
strategy, affiliates?.
Aliaj programeroj estos interkonsentitaj surloke ĉar estas necese iom
paroli kun la gvidanto.
Kun videokonferenca partopreno de Amir E. Aharoni (fakte, esperantisto) mi
prezentos la tradukan helpin "EnhavTradukado" ("Content Translation") kaj
laŭplane gvidos tradukan maratonon per ĝi.

Mi proponas por mia partopreno jenajn celojn:

   1. Spertiĝi pri ebloj profesiiĝi kiel diaspora organizo (juraj
   konsekvencoj, kreado kaj laboro de teamo, administrado ktp.).
   2. Ekscii kunlaboreblojn kun landaj kaj fakaj vikimediaj organizoj.
   3. Plispertiĝi pri praktikaĵoj rilataj al nuntempaj projektoj de ELiSo
   (kun specifa emfazo al "Espernato125" kaj "Vikio amaz ZEO-jn").


Mi bedaŭras, ke ni ne sukcesis tian ĉi planon fari en pli granda kunlaboro,
sed tio prefere servu kiel instigo por pli bone plani nian ontan
partoprenon en simila renkontiĝo.

Post la renkontiĝo mi volas verki raporton. Kaj konsciu, ke estas via tasko
rememorigi ĝin al mi, se la verkado daŭrus tro longe ;-)

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160824/04299750/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list