[ELiSo] Superrigardo de kunlaboro kun UEA

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Thu Apr 7 21:56:59 UTC 2016


Saluton.

Laŭ peto de Castelo Branco mi informas pri kunlaborado kun UEA:

UEA (same kiel TEJO) aŭspiciis kaj provizis premiojn por nia Traduka
konkurso en Vikipedio (Novembro 2015).

Mi kaj Venca24 konvinkis Stefanon MacGill uzadi permesilon de Krea Komunaĵo
por siaj anoncoj.

Nuntempe mi volontulas en TEJO, do rekte en la Centra Oficejo kaj havas
ĉiutagan kontakton kun la oficistoj tie. Ĉar nun mi havas multan laboron
pri UK 2016, mi ne tre starigas novajn kunlaborojn, kvankam mi vidas bonajn
eblojn ekde Aŭgusto (precipe pri ciferecigado de libroj kaj liberigado de
UEA-materialoj).

Male, en TEJO mi laboras ankaŭ pri vikimediaĵoj. Ĉar mi volontulas per
Eŭropa Volontula Servo (EVS), kiu instigas al starigo de propraj projektoj
de volontuloj (kaj provizas tempon al volontuloj labori pri tiuj
projektoj!), mi proponis 2 aferojn:

   - restarigi iaman projekton (kunlabore inter ELiSo kaj TEJO)
   "Esperanto125"  - projekto celas plikvalitigi artikolojn rilataj al
   Esperanto en multaj Vikipedioj, kio estas taŭga por informado
   - Vikivojaĝo por junularaj renkontiĝoj: provizi utilajn informojn pri
   vojaĝado al kaj kulturo de lando kaj urbo de IJK kaj UK; nun mi la
   artikolojn prizorgas mem sed depende de sukceso mi ŝatus starigi tiun
   tradicion por sekvaj generacioj

Kaj, freŝa kaj ankoraŭ ne disvastigita informo, pro tiu ĉi laborado mi
estis fare de TEJO agnoskita kiel "Wikimedian in Residence" (kiel , damne,
tion traduki? Ĉu "Vikimediano en Rezidejo" aŭ "Vikimediano en Sidejo"?
anglalingvanoj bv. helpi!). Fakte, ŝajnas, ke mi estas la unua oficiala
"Vikimediano en Esperanta Sidejo" (kvankam jam pluraj esperantistaj
vikimedianoj faris similan laboron).

Aldonu, se mi ion forgesis! Ĉiuokaze, devas ĉio aperi en nia jarrporto.

Do, mi ĝojas alporti bonajn novĵojn ;-)
Amike

-- 
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160407/3d4bd836/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list