[ELiSo] Vikipedia traduka konkurso jam en Novembro!

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Tue Oct 27 23:40:43 UTC 2015


Saluton.

Mi ĝoje anoncas, ke dum sekva Novembro okazos Vikipedia traduka konkurso (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015 )! La celo de la
konkurso estas entuziasmigi malnovajn kaj novajn vikipediistojn pri
tradukado per EnhavTradukado. Dank' al subteno de la Fondaĵo Vikimedio kaj
partneroj estos por venkontoj provizitaj interesaj, valoraj premioj.

Pri kio temas?

En ĉiuj Vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). Ĝi plifaciligas
laboradon ĉar montras fontan kaj tradukatan tekston unu apud la alia,
aŭtomate prizorgas multajn vikiligilojn, bildojn kaj kategorioj. Krome, por
kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la
kataluna) ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de
antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj
des pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli
rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso komenciĝos maljam post kelkaj tagoj, sed jam nun vi povas
eklerni laboradon per EnhavTradukado por pli bone konkursi (aŭ komenci
tradukadon ;).

Nome de organiza teamo

-- 
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20151028/8082c350/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list