[ELiSo] Post Vikimedia Konferenco 2015

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Mon May 18 22:37:35 UTC 2015


Saluton.

Mi revenis de la Vikimedia konferenco 2015 en Berlino kaj jam planas plian
laboron. Dum la konferenco mi partoprenis preskaŭ ĉiujn eblajn sesiojn,
multe observis aliajn organizojn kaj diskutis kun diversaj homoj. Miajn
notojn mi volas publikigi tre baldaŭ en formo de kruda skanaĵo kaj post
kelka tempo ankaŭ kun miaj konkludoj, rimarkoj kaj proponoj.

Precipe mi dankas al WMF kaj Vikimedio Germanio pro organizi vere bonegan
konferencon!

ELiSo kaj Esperanto ĝenerale estis tre bone akceptataj. Min kaptis 2 homoj,
kiuj iomete parolas Esperanton, 2 aliaj, kiuj ĝin komprenas kaj kelkaj
aliaj interesiĝis.

Origine mi planis gvidi neniun sesion. Tamen, pro klopodo lerni de aliaj
organizoj en simila situacio kiel ELiSo, mi iom ad-hoc fariĝis gvidanto de
sesio pri uzanto-grupoj, kiu estis tre aprezata ankaŭ de Affiliations
Committee. Por oficialigi la starigitajn iniciatojn mi ekis la paĝojn
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_diaspora_organisations kaj
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_user_groups_network

Pliaj informoj venos baldaŭ.
Amike

-- 
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150519/b06525d2/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list