[ELiSo] Vikimedia Konferenco en Berlino

Chuck Smith chuck at chucksmith.de
Tue Mar 3 15:25:50 UTC 2015


Porinforme, mi daŭre loĝas en Berlino, sed estos en Londono de la 12-a ĝis
16-a de marto. Se iu ŝatus renkontiĝi en Berlino antaŭ aŭ post mia vojaĝo
al Londono, mi ĉiam ĝojas renkonti vikipediistojn. :)

Amike,
Chuck

2015-03-03 14:27 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:

> Dankon pro via subteno, mi ĵus aliĝis! Ankaŭ mi petis partoprenon en
> antaŭkonferenco pri preparado kaj evaluado de projektoj.
>
> Bonus antaŭ foriro havi bazan planon, kiel nia grupo volas utiligi la
> konferencon, kion mi prizorgu, kion kiun demandu ktp. Estos interese kiel
> finos nia monpeto, eble tio influos mian agadon tie.
>
> Mi ĝenerale ŝatus ekscii kiel faradi projektojn en komunumo kun granda
> geografia diasporo. Vikimedio Medicino faris(as) projekton pri tradukado de
> artikoloj pri malsanoj, ion similan ankaŭ ni preparas kun TEJO. Mi provos
> pledi pri skanado de Esperantlingvaj libroj ene de vikimediaj landaj
> sekcioj, kvankam nuntempe mi ne havas tute klaran imagon kiel tio povus
> funkcii mondskale.
>
> Se vi havas pliajn ideojn, mi tre ŝatus ilin ricevi!
>
> Amike
>
>
> 2015-02-28 15:32 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>
>> Resal.
>>
>> Ĉu iuj opinioj pri nia reprezentonto? Feliĉe ni havas tempon ĝis la 16a
>> de Marto, tamen ju pli frue des pli bone.
>>
>> Amike
>>
>>
>> 2015-02-11 21:01 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>>
>>> Saluton.
>>>
>>> Venis novaĵoj pri ĉi jara Vikimedia Konferenco, vidu ĉe
>>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015
>>>
>>> Bona afero estas, ke ni denove estas invititaj, kvankam ĉi-jare nur unu
>>> reprezentanto de ni povas veni.
>>> Oficiala informo pri elekto de partoprenonto:
>>> "Affiliates are asked to send delegates that are well-informed in
>>> goings-on at the affiliate, able to confidently answer questions about it
>>> and share experience from their group. They should also be empowered to
>>> commit their group to involvement in proposed projects or initiatives."
>>>
>>> Samtempe nia reprezentonto povos partopreni antaŭkonferencan trejnadon
>>> pri fasonado kaj evaluado de projektoj, vidu
>>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Evaluation/News/Pre-conference_workshop_day_for_Wikimedia_Conference
>>>
>>> Kiu ŝatus nin reprezenti ĉi-jare?
>>> Se vi konsentus, mi proponas min mem. Mi jam reprezentis ELiSon dum
>>> diversaj renkontiĝoj, spertas pri niaj internaj aferoj kaj mi gvidas nian
>>> nuntempan monpeton.
>>>
>>> Mi antaŭĝojas viajn mesaĝojn!
>>>
>>> --
>>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>>
>>>
>>
>>
>> --
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>
>>
>
>
> --
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150303/78729cdb/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list