[ELiSo] Kiwix en Esperanto
Marek Blahus
marek at blahus.cz
Tue Jun 30 16:58:47 UTC 2015
Saluton,
mi uzas la ŝancon, ke ĵus retpoŝtis al mi la aŭtoro de Kiwix, por
informi vin, ke plu ekzistas kaj funkcias tiu projekto, kiu ebligas legi
Vikipedion eksterrete (ekz. de DVD, de poŝmemoro, aŭ simple ĉe
komputilo/telefono sen (devo pagi por) retkonekto: www.kiwix.org
Dum kelkaj lastaj jaroj oni kelkfoje uzis tiun kaj similajn (praajn)
teknologiojn por produkti eksterretan konsulteblan kopion de la
Vikipedio en Esperanto. Mi faris la tute unuan tian iniciaton kadre de
la DVD Esperanto Elektronike jam antaŭ precize 9 jaroj –
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_Elektronike – sed KuboF okupiĝi
pri la unu aŭ du lastaj, pli modernaj eldonoj, kaj scius diri pli
precize, kiu kaj kiam eldonis ilin.
Hodiaŭ Kiwix jam subtenas ankaŭ aliajn vikimediajn projektojn aldone al
Vikipedio, kaj ankaŭ ĝia interfaco devus nun esti plene uzebla en
Esperanto (mi kontribuis la tradukon antaŭ unu jaro kaj ekde kelkaj
monatoj ĝi jam uziĝas). Kiel la ĉefa kreinto en la citata mesaĝo
skribis, oni nun ankaŭ regule ĝisdatigas la elŝutendajn vikipediajn
dosierojn inkluzive de la Esperantaj.
Amike,
Marek
-------- Forwarded Message --------
Subject: Re: Kiwix in Esperanto
Date: Tue, 30 Jun 2015 18:42:59 +0200
From: Emmanuel Engelhart <kelson at kiwix.org>
To: Marek Blahus <marek at blahus.cz>
Hi Marek
Sorry for the so late answer but thank you very much for the
translations. The last version of Kiwix (with your translation work) was
published end of 2014 and is available on www.kiwix.org. We also release
now a new offline version of Wikipedia in Esperanto almost on a monthly
base.
Kind regards
Emmanuel
--
Kiwix - Wikipedia Offline & more
* Web: http://www.kiwix.org
* Twitter: https://twitter.com/KiwixOffline
* more: http://www.kiwix.org/wiki/Communication
More information about the ELiSo
mailing list