[ELiSo] Esperanto dum Vikimanio
Michal Matúšov
kubof at i-espero.info
Thu Jul 9 00:19:01 UTC 2015
Sal.
Ĉu pluraj esperantistoj partoprenos Vikimanion sekvasemajne? (mi ne,
partoprenonte SESon) Se jes, bonus iom aktiviĝi kiel grupo.
Ekzemple kunvoki renkontiĝeton ene de oficiala programo. Lastjare ni vokis
renkontiĝon nur lastmomente kaj tamen venis kelkaj homoj -
https://wikimania2014.wikimedia.org/wiki/Esperanto_Meetup Eblas kunvoki per
https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Meetups
Alia eblo estas almenaŭ prezenti sin en la oficiala retejo, simile al
https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Deutschland
Sekvajare mi povus pli aktive kaj anticipe varbi vikimedianojn
esperantistojn por partopreni en Vikimanio. Tio provizus al ni ankaŭ eblon
starigi propran budon, kiel aliaj organizoj (io kiel Movada foiro dum UK)
kaj prezenti nian aktivadon kaj projektojn.
Amike
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150709/51f15d72/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list