[ELiSo] Partopreno en Vikimedia Konferenco 2016

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Thu Dec 3 22:47:26 UTC 2015


Mi sxatus! Mi suficxe bone regas la anglas kaj ecx paroletas la germanan.
En Kolombio ni jam prezentis ELiSon dum Vikivortara konferenco cxi tie, sed
la agado cxefe estas en Euxropo. Eble estus bona okazo por iom moveti la
aferojn cxiflanke de l' mar'. Aldone mi konas homojn de kelkaj vikimediaj
organizoj, cxefe tiuj de Iberocoop (Latinamerikaj grupoj, Hispanio kaj
Italio) kaj gxis nun ne partoprenis de la Vikimedia Konferenco.

2015-12-03 16:50 GMT-05:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:

> Saluton ĉiuj!
>
> Resumo: Ni povas sendi unu reprezentanton al Vikimedia Konferenco 2016 kaj
> ni elektu plej taŭgan!
>
> (pardonu longan mesaĝon, sed tiu ĉi estas sufiĉe grava)
>
> Malfermiĝis registrado al la Vikimedia Konferenco 2016 kaj ELiSo rajtas
> partopreni per 1 reprezentanto! Pliaj informoj estas ĉe
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2016
>
> Vikimedia Konferenco estas ĉiujara kunveno de reprezentantoj de landaj kaj
> fakaj vikimediaj organizoj kaj uzanto-grupoj. Partoprenas ankaŭ la estraro
> de la Fondaĵo Vikimedio kaj diversaj komitatoj. Temoj kaj diskutoj
> plejparte estas movad-pintaj, pri esencoj de nia movado. Krome estas
> interŝanĝataj spertoj dum diversaj trejnadoj kaj prelegoj.
>
> Nun ni havas unu monaton por diskuti kaj elekti plej taŭgan personon, kies
> partopreno unuflanke helpos al disvolvado de nia grupo kaj duflanke
> pliriĉigos la internacian vikimedian movadon per esperantistaj spertoj.
> Unuafoje (ekde 2008!) estis provizita rekomendo kian reprezentanton elekti,
> do reprezentanto estu laŭeble
>
>    - enĝaĝiĝinta en decido-kreado en organizo,
>    - aŭ specialisto pri pritaksado,
>    - aŭ program-gvidanto.
>
> Aldone, li kuraĝu formi movadvastajn dialogojn, esti pasia por efiko de
> vikimedia laboro kaj strebanta por pliefikigi laboron de sia organizo; bone
> koni staton de sia organizo kaj scii kiom la organizo povas enĝaĝiĝi en
> diversaj projektoj. Pro miaj spertoj mi aldonas: esti komunik-kapabla ankaŭ
> kun novaj homoj, laŭeble amikema kaj sufiĉe bone regi la anglan por
> partopreni diskutadojn. Avantaĝe estas koni homojn almenaŭ de proksimaj
> organizoj (sed tie oni ĉiuokaze ekkonas multajn novajn).
>
> Dum lastaj 3 jaroj ELiSon reprezentis mi, Ziko kaj Blahma. Precipe dum la
> lasta fojo (2015) mi strebis pli reprezenti la organizon ol min. Komence
> mi, tamen, ne ricevis multajn komentojn kaj ideojn, do mi starigis celojn
> kaj programon precipe surbaze de miaj ideoj (kiun poste neniu kontraŭis).
> Jam dum konferenco mi raportetadis per Trello:
> https://trello.com/b/bfMIAusw (raportado tamen daŭris tro longe, do mi
> ĉesis por povi dormi kaj sekvatage freŝi :). (finan raporton mi tamen ne
> publikigis kaj mi iom miras, ke neniu riproĉis min pri tio...)
>
> Mia persona deziro estas, ke partopreno nian reprezentonton pliaktivigu,
> plimotivigu, donu al li novajn spertojn, kapablojn, pli vastan komprenon de
> mondskala vikimedia movado kaj ĝenerale enŝprucu freŝan sangon en ELiSon.
> Laŭ mi indas, ke tiajn kapablojn havu kiel plej multe da niaj aktivuloj, do
> bonus, se partoprenus iu, kiu dume ne partoprenis.
>
> (Aldone al elekto de reprezentanto, indas diskuto pri nia stato, celoj de
> nia partopreno ktp. Ekz. dum lastaj jaroj ni estis petitaj pri niaj plej
> grandaj lastatempaj sukcesoj, pri celoj kaj defioj por proksima estonteco,
> pri plej granda deziro ktp. Kvalito de preparado kreskas kaj nun estas
> petataj detalaj demandoj pri kiel reprezentanto komprenas la movadon ktp.
> por elekti plej taŭgan programon.)
>
>
> Do, kiun kandidaton ni havas ĉi-jare? Kuraĝu proponi ĉu sin mem, ĉu alian
> aktivulon!
>
>
> Amike
>
> --
> KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
"Para Ti Soy Ateo, Para Dios La Oposicion"
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20151203/1fec7b4a/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list