[ELiSo] Aldono al Komunejo

Castelo Branco michelcastelobranco at gmail.com
Mon Oct 20 22:14:06 UTC 2014


Ve! Mi forgesis inkludi ligilon!

Jen:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Esperanto_pronunciation_of_names_of_countries

Ekzemple: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eo-Alĝerio.ogg

Mi eltrovis nur ses dosierojn pri prononco de landnomoj antaŭe ekzistintaj:
Britio, Francio, Germanio, Pollando, Rusio kaj Usono. Mi enmetis ilin en la
sama kategorio kaj alŝutis novajn versiojn (Britio-2, Rusio-2, ktp).

Amike,

Michel CASTELO BRANCO
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco

2014-10-20 17:19 GMT-02:00 Castelo Branco <michelcastelobranco at gmail.com>:

> Saluton,
>
> Mi ĵus aldonis al Komunejo ĉirkaŭ 200 sondosierojn kun la prononco de la
> nomo de ĉiu lando. Oni ilin povas uzi precipe en Vikivortaro (esperanta,
> angla, ktp), sed ankaŭ en kursoj en aliaj retpaĝoj.
>
> Se mia prononco ne estas bona, bonvolu sciigi min (per retmesaĝo aŭ per
> mesaĝo en la diskutpaĝo de la dosiero en Komunejo), kaj mi volonte faros
> novan version. Sendu al mi ankaŭ viajn sugestojn aŭ kritikojn, por
> plibonigi miajn kontribuojn (tiujn kaj la venontajn).
>
> Mi tre ŝatus ke tiu aldono estos raportita kiel agado de ELiSo. En kelkaj
> (sed ne ĉiuj) dosieroj, mi inkludis la sekvan noton (kun angla kaj
> portugala versioj):
>
> *Tio estas aldono de laborgrupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio]], por
> plibonigi esperantajn projektojn kaj Esperanto-rilataj enhavojn en aliaj
> projektoj.*
>
>
> Amike,
>
> Michel CASTELO BRANCO
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Castelobranco
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20141020/05e1682d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list