[ELiSo] TEJO informos pri Eo per Vikipedio

Marek Blahus marek at blahus.cz
Mon Oct 20 16:40:12 UTC 2014


Saluton,

mi respondas dume nur mallonge: Estas bone, ke iu plia rimarkis, ke 
eblas kaj indas al Vikipedio kontribui per informoj pri Esperanto :-) 
Ili volonte tion faru. Aliflanke, oni nepre evitu troan entuziasmon kiu 
povus finiĝi per seniluziiĝo pro sistema rifuzo de oniaj kontribuoj, 
opiniataj bonaj kaj neŭtralaj de la esperantistoj, sed trovitaj 
propagandecaj de la koncernaj vikipediaj komunumoj. Kaj laŭ mia sperto 
la homoj en TEJO iom tro ofte ekfaras ion kun subita entuziasmo, sen 
multe pensi pri la sekvoj (aŭ pri daŭripovo de la faroj).

Kiel unua paŝo do, mi sugestas klarigi al TEJO-aktivuloj, ke ili evitu 
amasan kaj ampleksan refaradon de ekzistantaj artikoloj, ĉar tio povus 
gvidi al grandaj problemoj. Indas klarigi, ke kaze de problemo la 
komunumo ne distingos estonte, ĉu problemon kaŭzis TEJO, ĉu ELiSo, sed 
ekhavos negativan impreson pri esperantistoj ĝenerale – kiel pri unu 
plia grupo, kies klopodojn "sin plifamigi" pere de "reklamado" en 
Vikipedio endas atentadi kaj limigadi. Pro la sama kialo ja eĉ ni kiuj 
plej bone konas la vikipediajn komunumojn devos esti ege atentaj. Mi ne 
scias, kiel vi persone, sed mi ne sentas min tre preta defendadi 
Esperantajn kaj interlingvistikajn temojn en kelke da Vikipedioj en 
kelke da fremdlingvoj samtempe kontraŭ minacata forviŝo. Plene sufiĉas 
la "per si meme ekestiĝantaj" kazoj, kiel ekz. la ĵus finiĝinta 
(bonŝance pozitive) diskuto pri forigo de la artikolo "Toki Pona" en la 
germana vikipedio: 
http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:L%C3%B6schkandidaten/9._Oktober_2014#Toki_Pona_.28bleibt.29

La penso pri tradukado de modela artikolo kaj ties utiligo (ĉu plene, ĉu 
parte) tamen restas aktuala, kaj se ankaŭ aliaj opinias tion realiginda, 
verŝajne ja indas sin reokupiĝi pri tio. Lige, vidu mian prelegon el 
Wikimania 2013 ĉe:

http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wikimania_2013_-_Reproducing_a_featured_article_into_other_languages_by_coordinated_effort.pdf

Estas bone, ke KuboF atentigis pri tio, kaj estas laŭ mi grave, ke ELiSo 
ludu ŝlosilan, teknike-kunordigan rolon en tiu projekto. Se TEJO sin 
proponas por kunordigi volontulajn tradukantojn, jen ŝanco por ni, ĉar 
tiujn ni ne tute facile scius mem ekhavi. Aliflanke, endas 
interkonsenti, ke unuopaj TEJO-anoj pro troa entuziasmo ne meminiciate 
klopodu envikipediigadi la pretigatajn tekstojn. Ja ĉiu iom sperta 
vikipediisto scias, kio okazas, se ŝli enmetas tekston duonpretan, do 
ekz. sen fontoj aŭ kun multaj eraroj – ke tiu iĝas ofte rapide forigita 
(se ne tuj markita kiel kopirajtrompo) kaj je estonta realdono multe pli 
prisuspektata. Kaj se ni disponigus al aro de aktivuloj pretajn 
vikitekstojn, ni ne povus scii, kiu, kiam kaj kien, eĉ se kun bona volo, 
enmetis jam ion sen nin informi kaj kunordiĝi kun ni.

Tion dirinte, mi ne volas negi, ke Vikipedion ĉiu rajtas redakti libere. 
Mi nur esprimas timon, ke eventuala "akrida" atako al Vikipedio riskas 
produkti pli da malbonaj ol bonaj rezultoj. Sed mi ja tute poras, ke 
ELiSo alianciĝu kun TEJO, kondiĉe ke la kompetentoj estu klare 
distingitaj, kaj ke oni iom post iom laboru por atingi la komunan celon. 
Mi pretas disponigi la ĝisnunan laboron por tio kaj ankaŭ parton de mia 
tempo (kvankam tiu nun aparte malmultas, do sincere dirite la propono ne 
venas en taŭga tempo por mi).

Fine mi ankoraŭ petas, ke oni estonte ĉiam klare prezentadu la 
projekton, do evitu simpligajn frazojn kiel tiu en la temlinio de tiu ĉi 
mesaĝo – ĉar TEJO ankoraŭ neniel "informis" ĝis nun kaj ĉar ja laŭ ĉiuj 
indikoj ekzistas intenco ke "TEJO kaj ELiSo" kune "informadu".

P.S. La notoj, kiujn aldonis KuboF al la fino de la alligita 
Google-dokumento, estas ankaŭ tre grava kontribuo al tiu ĉi diskuto. Dankon.

Amike,
Marek

Je 2014-10-19 14:29, Michal Matúšov skribis:
> Sal.
>
> TEJO interesiĝas pri informado pri Esperanto per Vikipedio. Marek Blahuŝ
> jam antaŭ longa tempo ankaŭ proponis ion ĉi-kampe (kaj ankaŭ prelegis
> pri tio dum Vikimanio). Mi dume proponis, ke por bone interrilati kun
> loka vikia komunumo, ELiSo povas oficiale kunlabori kaj ekz. fari
> kunordigan paĝon en Meta-Vikio.
>
> Estis kreita Google-dokumento kun listo de indaj artikoloj kaj kelkaj
> notoj (
> https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lcZYM/edit?usp=sharing
> )Interesiĝantoj kontaktu komisionon pri informado de TEJO.
>
> Amike



More information about the ELiSo mailing list