[ELiSo] Rekomendo al UEA pri libera kulturo

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Fri Nov 21 22:10:01 UTC 2014


Ĝuste Gazetaraj komunikoj kaj ilia ne klara stato estis instigo por tiu ĉi
ago. Cetere, Vaŝek, unu el gvidantoj de AMO-seminario min atentigis pri GK.

Mi ne scias kiuj, ĉiuj dokumentoj de UEA nepre liberiĝu. Mi ekz iom hezitas
pri malnovaj Jarlibroj kun plenaj adresoj de multaj homoj...

Dume mi ne ricevis reagon de UEA, mi plu observos kaj informos.

Amike

2014-11-21 22:51 GMT+01:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999 na gmail.com>:

> Mi apogas la iniciaton
>
> Vi KuboF scias ke en Vikinovajxoj ni dubis kelkfoje pri la reuzado de la
> Gazetaraj Komunikoj. Ni ne sciis ĉu eblis aux ne reuzi ilin. Pro tio mi
> pensas tiu ĉi estas bona iniciato. Espereble ĉiuj oficialaj dokumentoj de
> UEA kaj ties Komisionoj estos libere reuzeblaj.
>
> Kio pri la historiaj dokumentoj de la oficejoj?
>
> El miércoles, 19 de noviembre de 2014, Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>
> escribió:
>
> Sal.
>>
>> Lastsemajnfine kelkaj ELiSanoj partoprenis / gvidis Seminarion pri
>> Aktivula Maturigo de UEA dum KAEST. Stefan McGill, la ĉefgvidanto, nin
>> petis pri rekomendoj al UEA kaj unu el rekomendoj, kiujn mi donis, temis
>> pri subteno de libera kulturo flanke de UEA. Baldaŭ ĝi estos dissendita,
>> sed se vi volas ĝin alivortumi aŭ esence ŝanĝi, bv. tuj mesaĝu al Stefan.
>>
>> en "Rekomendo 4: al UEA" estu io simila al:
>> UEA donu ekzemplon al Esperanta komunumo kaj simpligu reuzadon de siaj
>> difinitaj dokumentoj (precipe Gazetaraj komunikoj kaj malnovaj dokumentoj
>> ekz. Jarlibroj) per liberigo de tiuj dokumentoj laŭ permesilo de Krea
>> Komunaĵo (CC BY-SA aŭ CC BY) kaj instigu Esperantistojn fari same pri
>> certaj siaj dokumentoj.
>>
>> Komento:Nuntempe estas dokumentoj aŭtorataj de UEA eldonataj kun eksplice
>> ĉiuj rajtoj rezervitaj aŭ sen eksplica kopirajta informo (kaj sekve same
>> validas "ĉiuj rajtoj rezervitaj") kaj tiu kopirajta protektado validos por
>> sekvaj ĉ. 70 jaroj. Tia situacio malhelpas al vasta Esperanta komunumo
>> reuzadon de la materialoj. En okazoj, kiam estas dezirinda vasta reuzo estu
>> tiu rajto eksplice notata. En okazoj, kiam kopirajta protekto sencas nur
>> ĝis difinita tempo, estu noto pri liberigo ekde difinita dato.
>>
>> Ni vidos, kiom UEA aprezos mian rekomendon.
>> Amike
>>
>> --
>> Michal Matúšov
>>
>>
>
> --
> "Para Ti Soy Ateo, Para Dios La Oposicion"
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
Michal Matúšov
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20141121/49af78fd/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list