[ELiSo] URĜEGE - Konferenco de Vikimedio
Marek Blahus
marek at blahus.cz
Mon Feb 17 22:07:02 UTC 2014
Saluton,
mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe
kun KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta
sperto inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed
ĉi-jare mi eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por
klopodi kune kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en
Vikimedio. Estas honoro ke WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj
malhelpe se tiu ŝanco restus neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko
plu restas, do se iu volas ankoraŭ rapide aldoniĝi, ne hezitu.
Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de
teksto kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de
Vikimedio; ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la
deklaro de WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de
Esperanto kaj sekve ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
Amike,
Marek Blahuš – Blahma
Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
> Sal karaj.
>
> En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
> Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
> konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
> Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
> povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
> interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
> Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
> havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol aldoni...).
> Amike
>
> --
> KuboF Hromoslav
More information about the ELiSo
mailing list