From kubof.hromoslav at gmail.com Mon May 3 18:23:20 2021 From: kubof.hromoslav at gmail.com (=?UTF-8?B?TWljaGFsIE1hdMO6xaFvdg==?=) Date: Mon, 3 May 2021 20:23:20 +0200 Subject: [ELiSo-anoncoj] =?utf-8?q?Registri=C4=9Du_kiel_interesi=C4=9Dant?= =?utf-8?q?o_pri_Erasmus+?= Message-ID: Saluton! Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro laboras pri nia partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+. Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de *ĝenerala* intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos. ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis. Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj *antaŭ* konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj. Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! https://esperanto.wiki/2021/partoprenu-kun-vikimedianoj-en-erasmus#crm-container Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) Prezidanto -------------- next part -------------- An HTML attachment was scrubbed... URL: