[ELiSo-anoncoj] Partoprenu senpagan Vikimedian renkontiĝon en Oktobro

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Sep 25 15:38:01 UTC 2020


Saluton!

Dum tiu ĉi jaro multaj Vikimediaj renkontiĝoj nuliĝis, sed iuj estas
anstataŭe farataj kiel retaj. Tia ĉi sorto estas ankaŭ por *Vikimedia
Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020* (Wikimedia CEE Meeting)
- ĝi *okazos
rete*, ekde *la 2-a ĝis la 4-a de Oktobro* kaj ankaŭ *vi povas partopreni*!

La celo de la renkontiĝo estas *plikapabligi vikimediajn aktivulojn*
kaj *plifortigi
kunlaboradon* en la regiono. Kutime estas de ELiSo / VMEO invitataj 1-2
homoj kun plena repago. Sed ĉar la evento nun okazos rete kaj pli multaj
partoprenantoj ne aldonos kostojn, ankaŭ *vi* povas partopreni nome de
ELiSo / VMEO.

Mi partoprenis plurajn tiujn renkontiĝojn (eĉ ĉeforganizis ĝin en 2013 kun
Petro Baláž :) kaj mi forte rekomendas ilin! Ili provizas bonan etoson, kiu
instigas al pensmaniero, ke "aferoj eblas". Mi specife rekomendas
partoprenon por homoj, kiuj prenis aŭ volas preni gvidajn rolojn, ĉu
interretajn (administranto, robotisto, OTRS-agento ks.) aŭ eksterretajn
(estrarano, merkatikisto, projekto-mastrumanto ks.). Se vi "nur" ŝatas
verki Vikipedion, la programo ne tiom forte taŭgus; tamen, povas esti
interese por momento rigardi al la alia flanko ;-)

Partopreno estas senpaga por ĉiuj vikimedianoj kun sia propra konto. Montru
vian intereson ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Participants/List
(kaj
en krampojn post via nomo certe skribu "Esperanto and Free Knowledge" por
ke homoj sciu, ke vi apartenas al ni)
kaj poste *nepre* oficiale aliĝu ĉe
*https://www.eventbrite.com/e/wikimedia-cee-online-meeting-2020-tickets-116483763071
<https://www.eventbrite.com/e/wikimedia-cee-online-meeting-2020-tickets-116483763071>*

Mi persone alternados inter tiu ĉi renkontiĝo kaj KAEST (vidu mian antaŭan
mesaĝon), kie mi ankaŭ prelegos kaj trejnos pri vikimedia agado (vidu
https://kaest.ikso.net/2020/ )

PS: Se vi scias pri aliaj interesaj vikimediaj renkontiĝoj, bv. ankaŭ vi
informu pri ili ĉu ĉi tie, en la Telegrama grupo aŭ rekte al mi. Ni povas
ilin ankaŭ listigi en nia retejo ĉe https://esperanto.wiki/eventoj/

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200925/4fa5d6c3/attachment.htm>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list