[ELiSo-anoncoj] [URĜA] Instrukcioj por partopreni Ĝeneralan asembleon 2020-1

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Sat May 16 15:18:07 UTC 2020


*Korekto*
Pluraj homoj atentigis, ke ne funkcias aliĝo kiel *Plenrajta* membro (tiu,
kiu (krom aliaj aferoj) havas voĉdonrajton). La aliĝilo estis rapide
riparita kaj pluraj homoj konfirmis, ke funkcias. Mi pardonpetas pro la
malagrablaĵo! (Aliĝo kiel *Simpatianta* membro ĉiam funkciis.)
https://esperanto.wiki/alighilo/

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
Gvidanto de la Prepara komisiono


On Sat, 16 May 2020 at 13:02, Michal Matúšov <kubof.hromoslav na gmail.com>
wrote:

> Saluton!
>
> Por partopreni en la Ĝenerala asembleo faru:
>
>    1. membriĝu en Esperanto kaj Libera Scio -
>    https://esperanto.wiki/alighilo/
>    2. skribu mesaĝon al *vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
>    <http://gmail.com>* kaj vi aŭtomate ricevos respondon kun ligilo al
>    video-renkontilo, kiun ni uzos
>    3. legu gravajn dokumentojn (ni voĉdonos pri ili):
>       1. Jarraporton pri 2019 -
>       https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2019
>       2. Jarplanon por 2020 -
>       https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2020-eo
>       3. Statuton - https://esperanto.wiki/statuto/
>    4. sabate, la 16-an de Majo je 18:00 UTK venu al video-renkontilo (por
>    la ligilo vidu la punkton 2. )
>
> Bonvolu memori, ke tiaspeca (virtuala) Asembleo estas (ankaŭ) por ni tute
> nova, kaj ankaŭ niaj retaj servoj estas novnaskitaj. Bv. estu iom pacienca
> pri ili. Kaj se vi volas komenti, ni aprezas la *konstruigajn* rimarkojn!
>
> Dankon kaj ni antaŭĝojas vidi vin dum nia 1-a Ĝenerala asembleo!
> Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
> Gvidanto de la Prepara komisiono
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200516/14ebbb47/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list