[ELiSo-anoncoj] Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu!

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Mar 25 00:08:59 UTC 2020


Saluton

*Resumo*: Artikol-verka konkurso en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, kun premioj,
daŭros ĝis fino de Aprilo, pliaj informoj ĉe
https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020


[image: CEE_Spring_Logo_CEE-t2.png]


Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn
najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson
*VikiPrintempo
de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020* - samtempe *en Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020>
kaj
en Vikipedio
<https://en.wikipedia.org/wiki/eo:Projekto:VikiPrintempo_COE_2020>*. Mi
invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel
helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ
gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras *ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK*. La 3
venkontoj gajnos donackartojn valorajn *20-70 eŭrojn* kaj 2 ankaŭ *abonon
de Vinilkosmo* kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare
kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

   - vi *povas* partopreni per artikoloj pri *via lando*
   - la konkurso okazas *ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo* - por instigi
   vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn
   ol en Vikipedio!
   - Estas 2 *specialaj kategorioj* kun aldonaj premioj - por artikoloj en
   *Vikivojaĝo* kaj pri *genra egaleco*.
   - ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek
   minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki
   - pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj
   - kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri
   matematikaĵoj


Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio
estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu
projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas
en *Vikimedia Kovilo* - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara
projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por
plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la
Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta
pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke
ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. *Por helpi al vi fari tiun
unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn* - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn
2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por
Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ
vi post la konkurso ekŝatos la projekton [image: ;-)]
<https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Face-wink.svg>


Partoprenu en Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020>
Partoprenu en Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020>

KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200325/292b0118/attachment.html>
------------- další část ---------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: CEE_Spring_Logo_CEE-t2.png
Type: image/png
Size: 12012 bytes
Desc: [žádný popis není k dispozici]
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200325/292b0118/attachment.png>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list