[ELiSo-anoncoj] Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando [ĝis 14a de Marto]

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Mar 4 20:17:09 UTC 2020


Saluton.

*Resumo*: Sendu vian stipendipeton al https://forms.gle/4gCdFFPyZLEF2Bn79
ĝis la 14a de Marto Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi
rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.

*Vikimanio 2020*, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia
movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la *5an-9an de Aŭgusto
2020 en Bankoko, Tajlando*.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas *stipendiojn por partopreno*. Ili
kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone
ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi
Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam
pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn
transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

*Limdato* por peti stipendion estas la *17a de Marto 2020 enkalkulante*.
Ĉiuj bezonataj informoj kaj *oficiala petilo* estas ĉe
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni
kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj
esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas *amikan
konsultadon de stipendipetoj*. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis
stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni
pretas helpi *vin*, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj
estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi
kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian
kontribuon kiel eble plej frue, *la limdato estas la 14a de Marto 2020*.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn:
https://forms.gle/4gCdFFPyZLEF2Bn79

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!
KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri
Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume
validas, ke Vikimanio okazos.
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200304/1708abd1/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list