[ELiSo-anoncoj] 1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Apr 15 14:14:00 UTC 2020


Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an
de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta
mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ
la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio#People_interested
kaj al jenaj informaj kanaloj:

   - https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso-anoncoj (maloftaj
   gravaj anoncoj pri la organizo kaj foje pri vikimedi-movadaj aferoj)
   -
   https://www.facebook.com/pages/Esperanto-kaj-Libera-Scio/681900465164464
   - https://twitter.com/ELiberaScio


Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera
scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike
nome de la Prepara Komisiono
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20200415/94559804/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list