[ELiSo-anoncoj] Azia monato plilongigita ĝis la 7-a de Decembro 2019

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Nov 30 19:36:10 UTC 2019


Saluton.

Ni venas al fino de Novembro, kiu estas en la Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo dediĉita al komuna virtuala redaktado pri Aziaj temoj - Azia
monato.

Tamen, la tutmondaj organizantoj informis min, ke Irano spertis unusemajnan
baron de interreto. Tial *la Azia monato estis plilongigita ĝis la 7-a de
Decembro 23:59 UTK*. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon ;-)

Mi speciale invitas vin konsideri *partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Azia_monato_2019>*.
Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun
disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Ĝia celo estas helpi al vojaĝantoj
pli sekure kaj plene ĝui siajn vojaĝojn danke al altkvalitaj informoj pri
veturceloj. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de
Vikivojaĝo faros memstaran projekton (je propra subdomajno,
eo.wikivoyage.org). Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli
facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.

Amike Azie
KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto de la Vikimedia Azia monato (en Esperanto) 2019
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20191130/39bdaf01/attachment.html>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list